Rado de vivo

Valentin Melnikov
Bobbie Wilmina. La amo-rado. Pisa, Edistudio. 2019. 60 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 15,00 €

Mendi en la katalogo de UEA
En 1932 aperis la famaj “Sekretaj So­netoj”, kiuj certe ŝokis la tiaman publi­kon. Tial Kálmán Kalocsay ne riskis ape­rigi la libron sub sia vera no­mo, uzis pseŭdonimon, “Peter Peneter”. En 2002, laŭ manuskripto verkita en 1954, aperis (bedaŭrinde, etkvante kaj grandpreze, tial malpli konata) so­ne­taro “La sekreta psiko”, verkita de “Evo Sveti Vrag”, kiel virina aldo­na­ĵo/kompletigo/versio – aŭ, laŭ la vor­toj de Christian Declerck “...ina kon­traŭparto, simetriaĵo, vera parulo de la sonetaro de Peter Peneter...”. Ke la duan libron reale verkis Marjorie Boulton, oni eksciis nur post ŝia morto.

Aliaj tempoj – aliaj moroj. En 2010 enmondiĝis krude erotika (pres­kaŭ pornografia) romano de Da­rik Otira (pseŭdonimo de ĝis nun ne­ko­nata persono) “Vojaĝo al kuniĝo” (“Konfesoj de seksobsedito”), kiun mi siatempe recenzis*. Do tute ne mi­rindas apero de “virina versio” ankaŭ de tiu romano: de iu Bobbie Wilmina “La amo-rado”.

Simpla vortludo-metaforo: amo/amo­-ro kiel peza nehaltigebla rado ruliĝan­ta tra la vivo. Jam la unua frazo frapas, venigante en la etoson: “Mi festis mi­an dekkvaran naskiĝdatrevenon per la nas­ko de mia dua infano.” Nekredeble? Legu plu la membiografion/taglibron de voluptema junulino, devenanta de eta kariba insulo, ŝokiĝu plu. Ta­men, ĉio priskribita estas psikologie ver­si­mila kaj konvinka.

La aventuroj estas ne nur seksaj. Ŝi diligente lernas, studentiĝas eks­ter­lande, studas muzikon kaj inĝe­nie­radon, poste eĉ sukcese lernas piloti aviadilon. “Mia kutima voluptemo pro­vizore dormadis kaj mi ne volis en tiu momento reveki ĝin; mi konstatis kiom pli da koncentriĝo kaj tempo mi havas kiam ne estas tiom da tiaj dis­traĵoj”. (p.25) Dank’ al sia talento, la­boremo, obstino kaj impertinento (en bona senco) ŝi atingas ĉion... nur pri familia feliĉo ne ĉio glatas. Ĵalu­zo, trom­poj kaj blufoj, venĝo de eks-­aman­to... kaj ŝokaj informoj pri propraj gefiloj. Ni observas la protagonistinon ĝis ŝia proksimume 50-jara aĝo, kiam ŝi refoje frontas jam spertitan ŝokan problemon...

Priskribo de seksumadoj okupas ne tiom multe da loko. Ĉeestas medit­oj, kaj eĉ popularaj klarigoj pri aviado, pri patentoj kaj financoj. Eĉ se iu hazarde ne scias, kio estas Fejsbuk – jen estas bazaj informoj.

La aŭtoro, kiu ajn ŝi/li estas, li­bere posedas Esperanton, kvankam era­retoj ie-tie videblas. La stilo, tamen, ne tute glatas: “Kiel lia sola heredanto mi ha­vis la taskon prizorgi ĉiujn post­mor­tajn taskojn” (p.40); “Mi ĉiam estis sus­­pektinta ke mi neniam estis pli ol pe­toliga distrilo por Andreo”. (p.53) Laŭ formoj kiel “mi prenis el mia man­saketo mian lipruĝon” (p.59) ks eb­las diveni la denaskan lingvon de la aŭtoro.

Kiu legos la libron? Certe la ge­junuloj, kiuj krom kontentigo de siaj seksaj deziroj ricevos iom da ĝenera­laj utilaj scioj, kaj eble la ekzemplo de studemo-laboremo kaj obstino insti­gos ilin mem fari bonan karieron. Niaj libroj estu plej diversaj, samkiel en ĉiu alia lingvo.

Ne supozu, ke Esperanto-beletron verkas kaj legas nur malmojosaj frid­pisuloj...

* * *
* Beletra Almanako 8, ankaŭ en la reta katalogo de UEA

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.