Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon. Gazetara Komuniko 1039

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj.

La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:
123 | Kelkaj demandoj al So Jinsu
128 | Greziljono sepdekjara!
129 | Oficiala Informilo
130 | Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2021
138 | Faka agado: Spertoj de 16-jaraĝa tradukisto

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj. Gazetara Komuniko 1037

Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon.

"Telefona aŭtomato"

"Telefona aŭtomato" estas unu el la eroj de la kabaredo "Verda banano", kiun prezentis Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022.

Speciala oferto

Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: paco en la homa familio. Gazetara Komuniko 1036

La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj la mondon.

Paĝoj