Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2023. Gazetara Komuniko 1091

La holokaŭsta memoro kaj klerigo pri viktimoj kaj supervivintoj de naziismo estas ne nur momentoj de funebro kaj honorigo. Ili estas ankaŭ gravaj atentigoj pri nuntempaj viktimoj de persekutado kaj misinformado. Pli ol ĉiam, ni bezonas kontraŭbatali malaman paroladon, antisemitismon kaj aliajn antaŭjuĝojn, kaj preventi genocidon.

Ni aparte memoras la familianojn de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la multajn aliajn persekutitajn esperantistojn, kiuj perdis siajn vivojn. Preskaŭ ĉiuj rektaj familianoj de Zamenhof pereis: nur unu lia nepo transvivis tiujn terurajn jarojn. La Nazia Germanio kontraŭstaris Esperanton ĉar ĝia kreinto estis judo kaj pro la tutmondistaj kaj homrajtaj idealoj de la Esperanto-movado.

Universala Esperanto-Asocio funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso aŭ fizika stato, ĉu pro siaj politikaj aŭ sociaj konvinkoj, pereis je la manoj de la Nazioj. Ni honoras la memoron de la multaj esperantistoj kiuj tiel pereis kaj ni rekonas la sindonon kaj kuraĝon de tiuj kiuj defiis la fortojn de teroro por savi tiujn malmultajn kiuj, minacatajn de murdo, transvivis.

Nia asocio prenas homajn rajtojn, tiel kiel ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiel ĝeneralajn principojn kaj esencajn kondiĉojn de nia agado. Kiel movado kiu strebas al interhomaj kompreniĝo kaj kunlaboro, ni solene promesas, fronte al la ekzemplo de la Holokaŭsto, fari nian eblon rezisti maljustecon kie ajn kaj kiam ajn ĝi okazas.

El la Gazetaraj Komunikoj