Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Torino, 2023. Gazetara Komuniko 1090

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 108-a Universala Kongreso, kiu okazos en Torino (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://mallonge.net/volontuloj2023. Subvencio por ĉeesti la UK-on estas havebla danke al la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Jen la kondiĉoj por kandidatiĝi:

1) Esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;

2) Plenigi la formularon (http://mallonge.net/volontuloj2023) ĝis la LIMDATO: 19.02.2023.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: http://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke la 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2023. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: http://uea.org/alighoj/uk_alighilo.

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".

El la Gazetaraj Komunikoj