Novjaraj Mesaĝoj de la Prezidanto kaj la Vicprezidanto de UEA

• Duncan Charters
Antaŭ unu jaro, mi detalis iom amplekse la atingojn de la jaro 2021, kaj ankaŭ la defiojn kiujn frontis nia Asocio. La spertoj de la jaro 2022 validigis la mesaĝon, kaj ni progresis kaj plue progresos laŭ la vojoj indikitaj. Dum la jaro, mi daŭre komunikis al vi en nia revuo cele al difino de nia strategia planado, kaj en la novembra numero mi plikonkretigis la elementojn, kiuj gravos por nia laboro.
Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA, periodo kiu koincidas kun planoj de aliaj organizaĵoj, aparte en Eŭropo. Pro tio ne necesas ripeti kion ni jam raportis en nia revuo, en Gazetaraj Komunikoj kaj tra la diversaj sociaj retejoj kaj en plej diversaj ĉeestaj kaj virtualaj renkontiĝoj, kiuj karakterizis la evoluon de niaj novaj komunik-rimedoj. Tamen mi prenos la okazon por resumi la plej gravajn taskojn surbaze de niaj pasintjaraj diskutoj kaj spertoj.
Turni nin eksteren estu la ĉefa fokuso de nia laboro
Kiam ni planas nian plej gravan “eksteran” agadon, ĉu la jenaj estas, aŭ estu, niaj celoj?
• Informadi pri Esperanto (je ĉiuj niveloj, de personaj konversacioj al amaskomunikiloj).
• Konsciigi la publikon pri lingvaj kaj komunikaj problemoj solvendaj en nia hodiaŭa mondo.
• Subteni amasan lernadon de nia lingvo, instruante per ĉeestaj kaj retaj klasoj kaj lerniloj.
• Partneri kun aliaj organizaĵoj kie ekzistas konstateblaj koincidoj inter iliaj idealoj kaj la niaj.
• Evidentigi nian aktivan solidarecon kun progresema, pacema agado kiu helpas la homaron.
Ni konsideru ĉiam la jamajn interesojn kaj personajn celojn de eventualaj allogitoj kaj partneroj, por ke ili klare spertu la kialojn daŭrigi sian uzadon de la lingvo aŭ rilatojn kun ni. Atento pri tiu faktoro povas esti inter la plej fruktodonaj ideoj por certigi nian estontan progreson.
Mi donu du tute malsamajn ekzemplojn de utila agado tiucele. Persone, mi loĝas en vilaĝo nacie registrita kiel historie interesa kaj konservinda, kiu organizas ĉiujare antaŭ-Kristnaskan festvizitadon al niaj muzeo, preĝejoj, komercejoj, kaj plej alloge dekoraciitaj hejmoj de enloĝantoj. Mi kun la edzino akceptis partopreni kaj intervjuiĝi por ĉi-jara prepar-artikolo en la plej granda regiona ĵurnalo. Mi menciis mian oficon en UEA, kaj klarigis kio estas Esperanto. La ĵurnalisto tre bone spegulis tion en la artikolo, kaj rezultis kelkcent vizitantoj el la plurmil kiuj evidente legis la artikolon. Publika konsciigo pri tio kio estas nia lingvo.
La dua pli signifa ekzemplo estas la ĵus okazinta forumo de la Ne-Registaraj Organizaĵoj (NROj) de Unesko en Otavo, Kanado, por prepari la oficialan lanĉon de la Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj kaj la Jardeko de Oceanoj (ambaŭ endanĝerigitaj kaj bezonantaj publikan edukiĝon pri tiu danĝero). Pro iom lastmomenta organizado, malmultaj ĉeestis persone, sed pli multaj partoprenis virtuale. Niaj reprezentantoj inkluzivis Profesoron Francis Hult, kiu prizorgas niajn rilatojn ĉe UN en Novjorko, kaj Profesoron Mark Fettes, nian eks-prezidanton kaj reĝisoron de la rilata Kongresa temo en Montrealo. La unua brile kunigis la temojn, kaj la dua tre klere indikis la neceson de transformiĝo de la eduksistemo por progresigi akcepton de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj. Pluraj laŭdoj, demandoj, dankesprimoj rezultigis pliajn kontribuojn de la prezentintoj. Krome, nia Estrarano kaj reprezentanto ĉe Unesko en Parizo François Lo Jacomo estis inter la ĉeestantoj, kaj havis la okazon saluti kaj reliefigi la kontribuojn de la reprezentantoj de UEA. Granda helpo por plifortigi nian partnerecon, kaj la akcepton de la seriozeco de niaj kontribuoj al la laboro (ankaŭ mi ĉeestis virtuale, kaj estis partopreninta en virtuala preparkunsido kiel Prezidanto de UEA, pro kio dankis la organizanto). Ni devas esti atentaj al oportunaj lokaj kaj internaciaj okazoj por plifortigi niajn rilatojn kun komunumoj, kiuj pli favoros akcepton de la ideo de Esperanto, se ni kontribuos al iliaj interesoj.
Solidigi nian internan strukturon por ebligi progreson al tiuj celoj
Kiam ni planas organizi nian “internan” agadon por subteni la eksteran, kio estas farenda? Ni konkludos post konsidero laŭ la ĝisnunaj diskutoj de minimume jenaj ideoj kaj bezonoj. Aldonoj kaj prioritatigo necesos, sed ĉio akceptita estu praktike mezurebla kaj realigebla. Ni efektive jam progresigis preskaŭ ĉiujn, sekve ĉio estas farebla kaj taksebla laŭ rezultoj.
• Krei veran komunumon interne de UEA kaj kun ekster-Asociaj konvinkitoj pri Esperanto.
• Daŭrigi pli intiman kunlaboron de UEA kun TEJO, ILEI kaj kernaj subtenaj fakaj asocioj.
• Fari en nia Asocio la strukturajn ŝanĝojn, kiuj necesas por niaj ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj.
• Daŭre plibonigi kaj pliefikigi la servojn de UEA por allogi ĉiam pli da membroj.
• Fari tiujn servojn kaj membrecon maksimume alireblaj por ĉiuj interesatoj.
• Glatigi pacience la necesajn transirojn por tiu pliefikigo (financoj, Libroservo ktp).
• Ellabori la plej trafajn vojojn por komunikado kun kaj inter la membraro.
• Konstati kion bezonas niaj membroj por ke ilia tempoinvesto estu maksimume valora.
• Subteni kaj pliampleksigi agadojn kiuj montriĝis esti pli ol normale sukcesaj.
• Trovi la ĝustan ekvilibron inter ĉeestaj, hibridaj kaj virtualaj kongresoj, forumoj, renkontiĝoj.
• Provizi per gvidiloj por orientiĝo de novaj laborantoj aŭ taskitoj kiel lokaj kongresaj organizantoj.
• Daŭre subteni ĉeestan kaj virtualan trejnadon por plikapabligi niajn aktivulojn.
• Inkluzivigi en la strukturo konkretan apogon al niaj laborantoj kun plena utiligo de ĉies talentoj.
• Konsciigi la membraron pri la bezono sin dediĉi al specifa persone elektita kunlabora agado.
• Konservi nian kulturan heredaĵon, kuraĝigi sciencan esploradon pri Esperanto-rilataj temoj.
• Celi daŭripovan financan stabilecon por subteni kaj ĉiam pli ampleksigi nian agadon.
La pasinta jaro bezonis grandajn fortostreĉojn de nia Ĝenerala Direktoro, la tuta Estraro, la nova Kongresa teamo, kaj multaj aliaj. Ni tamen sukcesis aranĝi interalie pri la profesia konservado de la arĥivo de UEA, kaj havas bonan perspektivon pri la estonta profesia prizorgo de la kolekto de la Biblioteko Hector Hodler. Ni sukcesis denove, kun malmulte da prepartempo pro aliaj premoj, okazigi la 3-an Virtualan Kongreson en novembro. Kaj nun ni dediĉas pli da tempo al nia estonta strategio, ĉar pliklariĝas la direkto kiun ni devas sekvi. Vi povis informiĝi pri multaj aliaj atingoj kaj bonaj novaĵoj, kaj ni plenkore esperas ke la kondiĉoj ebligos la longe sopiratan Afrikan UK en 2024. Ni bezonos ĉies subtenon post la decido kaj anonco, per ĉeesto kaj donacoj por ebligi la plenan partoprenon de afrikanoj de ĉiuj partoj de la kontinento.
Konklude, mi ne povas ne mencii la evoluon en la monda situacio, kiun malmultaj antaŭvidis kiam mi skribis mian pasintjaran mesaĝon. Ni devis alĝustiĝi al pandemio kaj poste subite al konflikto kiu skuis nian vivon, ĉar ĝi plurrilate tuŝis preskaŭ ĉiujn. Vi eble memoras ke mia 5-a punkto en mia pasintjara mesaĝo estis “Kion konsilis Zamenhof por sukcesigi Esperanton?”. En 1908, li kun kontento povis deklari: “Se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon... De nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco.” En 1910 li atentigis ke “konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton.” Pli forte en 1912 li avertis: “laboru ĉiam en plena unueco. Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide...”.
Mi citis tion “ne ĉar ni trairas momenton de malpaco en nia movado. Tute male, mi havas grandan senton de konkordo...” malgraŭ skuaj decidoj pri la estonteco de UEA. Mi tamen atentigis ke nur reciproka respekto protektos nin de ofendemo kaj ofendiĝo kiam diverseco de opinioj minacos la delikatan ekvilibron de demokratia aŭskultado de ĉies opinioj survoje al signifaj decidoj. Mi ne celis profeti, sed la ekstera konflikto kiun ni daŭre spertas, kaŭzis en nia movado grandajn tensiojn, kiuj neeviteble okupis ankaŭ la Estraron. Ni vidis debatojn pri la signifo de “neŭtraleco” por UEA, kaj kian pozicion havu la Asocio. Evidentiĝis ke vojo por harmoniigi la perspektivojn en la movado simple ne estus trovebla. Ankaŭ por la Estraro ne estis facile trovi la zamenhofan konkordon. Konsciante nian respondecon laŭeble esti tia modelo, praktike ni interkonsentis senpreme ke ni subtenos niajn Estrarajn interkonsentojn kaj decidojn rilate publikajn elpaŝojn, kiujn ni alĝustigis por maksimuma konsento, sed lasos plenan liberecon al individuaj estraranoj esprimi ankaŭ publike sian personan starpunkton. Tiel ni sukcesis aŭskulti, modifi niajn opiniojn kaj reciproke respekti la kolegojn. La vojo kiun ni elektis kiel Estraro, ne inkluzivis punon de individuoj aŭ grupoj, sed aktivan interagadon kun la koncernatoj por provi kompreni kaj atingi reciproke akcepteblan konkludon. Ni ne solvis ĉiujn situaciojn, sed almenaŭ celis agi laŭ zamenhofaj principoj.
Mi finos per la sama frazo, kiun mi skribis antaŭ unu jaro: “Nia tasko estas lerni kaj montri al la mondo kiel nia mirinda instrumento sukcese ebligos transponti personajn kaj kulturajn valojn por ke ni sentu nin veraj mondcivitanoj kaj laboru por ekzempligi tiun pli bonan mondon al kiu ni ĉiuj sopiras”.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2023. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.
Malferme kun Amri Wandel – Vicprezidanto de UEA Duonjarcento kun Esperanto: atingoj kaj defioj sojle de 2023
• Amri Wandel
Karaj legantoj,
La jaron 2022 UEA finas kun grandaj atingoj kaj en la sekva jaro ĝi frontos grandajn defiojn. Dum la lastaj monatoj UEA preparis kaj ekrealigas plurajn planojn kaj revojn, jam de pluraj jaroj pripensitaj kaj diskutitaj, kvankam iom heziteme: drastajn rimedojn por sanigi la ekonomian staton, virtualajn kaj hibridajn kongresojn, kaj UK en Afriko.
La jaro 2023 markos mian 50-an datrevenon de Eaperantiĝo. De 1977 mi laboris por TEJO (estrarano, prezidanto 1981-83 kaj kunorganizanto de la IJK en Israelo en 1986). Dum la lastaj tri jardekoj mi prizorgas la sciencan kaj fakan agadon de UEA (de 1992 – komisito, de 1995 – estrarano, nun jam la kvina mandato). Kelkaj el miaj tiuterenaj projektoj estas la Internacia Kongresa Universitato (ĉi-okaze mi memorigas ke la limdato de IKU-proponoj por Torino estas 31.1.2023), la IKU-libro, la Faka Forumo, Scienca Kafejo kaj en la lastaj tri jaroj – la rubriko Fake, Science kaj profesie tra la mondo kiu traktas sciencajn kaj movadajn novaĵojn. Tamen, jam de pluraj jaroj mi okupiĝas ankaŭ pri aliaj terenoj, kunlaborante kun estrarkolegoj por pluraj projektoj de UEA eskter miaj oficialaj respondecoj.
Eble mi komencu de la plej lasta tiu projekto: unuafoje en sia historio UEA okazigis du kongresojn samjare: UK kaj VK. Sekve de la du Virtualaj Kongresoj en 2020 kaj 2021, kiuj pruvis ke eblas kongresi kaj universale kaj virtuale, kaj post la unua postpandemia Universala Kongreso en Montrealo (kiu havis plurajn novajn elementojn, i.a. plene hibridan sciencan programon kun 18 prelegoj de IKU, AIS kaj Scienca Kafejo), okazis fine de novembro la tria Virtuala Kongreso. Ĝi kombinis elementojn de la UK (inkluzive de IKU), de TEJO (Retoso) kaj novajn programerojn. Ĝi logis preskaŭ mil efektivajn partoprenantojn el preskaŭ cent landoj, kaj restas plu alirebla (senpage por UEA-membroj) ĝis la fino de januaro. Tiuj kiuj jam aliĝis al la VK povos ĝin viziti sen bezono de plia registriĝo, kaj des pli tiuj kiuj ankoraŭ ne spektis la VK havos nun la ŝancon senpage ĝin sperti kaj ĝui kun samtempa aliĝo al UEA por la jaro 2023. Cetere, cento de la plej gravaj programeroj aperos estonte en la jutuba kanalo UEAviva. Pliajn detalojn pri la VK eblas legi en la komuniko: https://mallonge.net/ua.
Virtualaj kaj hibridaj kongresoj markas la estontecon en la post-pandemia mondo, en kiu tiaj konferencoj plimultiĝas kaj ebligas partoprenon sen vojaĝi. Por UEA kaj la Esperanto-movado tio estas freŝa vento, kiu ebligas al multaj esperantistoj sperti internacian kongreson. Tiun direkton UEA planas estontece plivastigi per pli kaj pli hibrida UK kaj Virtuala Kongreso ĉiujare.
Okazas ke por progresi estas bezonata drasta ŝanĝo, forlaso de longa kaj ŝajne sekura rutino, kiu tamen fariĝis balasto. La Centra Oficejo en Roterdamo, kiu dum ses jardekoj estis la koro de UEA, fariĝis tro multekosta kaj bezonis grandajn investojn por ĝin plu uzi aŭ eĉ luigi. Kvankam apenaŭ estis imageble ĝin forlasi, dum la lastaj jaroj evidentiĝis ke vendo de la domo kaj transigo de parto de la administraj funkcioj de UEA al aliaj lokoj kaj teamoj estos ekonomie la ĝusta paŝo. Fariĝis la tasko de la antaŭa kaj la nuna Estraroj prepari kaj plenumi tiun evidente malagrablan kaj nepopularan paŝon kaj klarigi ĝin al la Komitato kaj la membraro, sed la rezultoj jam sentiĝas. La arkivo de UEA jam translokiĝis al sekura kaj profesia nova gastejo, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj la Kongresa Fako jam sukcese ekfunkciis ĉe E@I en Slovakio, kunorganizante sian unuan UK-n en Montrealo, kaj 2021 fariĝis la unua jaro post longa sinsekvo, sen granda deficita bilanco.
Mi ŝatas fini per la tria projekto kiu staras antaŭ nia sojlo. Jam de tri jardekoj oni parolas pri iama Universala Kongreso en Afriko. Mi ankoraŭ memoras la agadon de Hans Bakker, kiu instigis Esperanton en Afriko. Dum la lastaj jaroj TEJO kaj ILEI jam okazigis siajn kongresojn en Afriko, sed por UEA la tasko ĉiam aspektis pli granda, malfacila kaj komplika. Plej gravas stabila kongreslando, kun taŭga kerno de aktivuloj, kiu povos loke organizi. Nur en la lastaj jaroj ekaperis tiuj bazaj kondiĉoj, en Tanzanio. Tamen, afrika UK verŝajne estos deficita. Kvankam ankaŭ aliaj ekster-eŭropaj UK-j staras antaŭ la minaco de signifa deficito, Afriko estas kvazaŭ Terra Incognita. Ĉu alvenos sufiĉe da esperantistoj el ekster Afriko? Ĉu la hoteloj kaj kongresejo estos taŭgaj? Ĉu en la Afrika UK sukcesos partopreni sufiĉe da afrikanoj? Multaj demando-signoj, por kiuj la Estraro kaj la Kongresa Fako devas akiri kontentigajn respondojn en relative mallonga tempo. Aldona defio estas ke la lokaj aktivuloj ne plene konas la bezonojn kaj ne havas sperton pri organizado de granda kongreso, kia espereble estos la UK. Kiugrade la Estraro povas preni la riskon por decidi pri kongreso sen sufiĉe da certeco pri tiuj faktoroj? Ĉu la lokaj aktivuloj povas fidi ke UEA estas serioza pri la Afrika UK, por ekagi kaj kunlabori kun la lokaj instancoj por pretigi la kondiĉojn deziratajn de UEA? Jen cirkla situacio, kvazaŭ la demando de ovo aŭ kokino. Por konstrui la necesan reciprokan fidon estas bezonate pli koni unu la alian. Helpas pri tiu interkonatiĝo lastatempe okazintaj vizitoj de funkciuloj de UEA kaj virtuala kunsido kun la lokaj aktivuloj. UEA ankaŭ akompanas kaj subtenas la Afrikan Kongreson, okazontan fine de decembro 2022 en Senegalo. Ni bezonas pacienciĝi por kiel eble plej bone prepariĝi kaj eviti nematuran decidon, sed ĉio ĉi donas la esperon ke baldaŭ maturiĝos la kondiĉoj por la unua UK en Afriko.
Por efektivigi tiujn planojn UEA bezonas vian subtenon per aliĝo, partopreno en ĝiaj kongresoj, kontribuo al ĝiaj rimedoj kaj helpo al aliaj s-anoj el malriĉaj landoj partopreni. Ni kune transiru al 2023, subtenu la grandajn projektojn de UEA: adaptiĝi al la post-pandemia mondo per aliĝo al la VK kaj UK, finance plifortiĝi kaj pli internaciiĝi per subteno de la afrika UK.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2023. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.