Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Gazetara Komuniko 1057
La 746 partoprenantoj - el 57 landoj - de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” Per teritoria agnosko en la malferma ceremonio de la Kongreso, ni esprimis nian profundan dankon al la diversaj indiĝenaj nacioj, unuavice la ganjenka popolo (Kanien’kehá:ka, Mohawk), kiuj neniam cedis siajn rajtojn je tiu teritorio, kie ni kunvenis.