Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2022. Gazetara Komuniko 1066
Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo.
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro.