Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas. Gazetara Komuniko 1048

La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson.

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Gazetara Komuniko 1047

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo. Gazetara Komuniko 1046

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA, estis fondita de Ivo Lapenna en 1952. La Esperantologia Konferenco (EK), organizata de CED kaj unuafoje okazigita en 1978, estas grava programero de la Universala Kongreso de Esperanto (UK). Dum tiuj 7 jardekoj, dekoj da esploristoj estis subvenciataj de CED kaj pluraj aliaj kontribuis al la konferencoj kaj publikaĵoj. Tamen, kio ŝanĝiĝis en Esperantologio kaj Interlingvistiko intertempe? Kiaj estis la teoriaj kaj analizaj kontribuoj de Esperantologio al Lingvistiko kaj aliaj studkampoj?

Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Gazetara Komuniko 1045

En 2021 la Komitato de UEA akceptis la rekomendojn de la Estraro, Komisiono pri Financo kaj konsilantaj komisiitaj fakuloj, ke la Arkivo de UEA kaj neduoblaĵoj de la Biblioteko Hector Hodler, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo, estu transdonotaj al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en Vieno. La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado.

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA? Gazetara Komuniko 1044


UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero.

La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:
147 | Malferme: Pluraj historiaj jarkolektoj de la revuo Esperanto estas elŝuteblaj!
148 | La spirito de Esperanto en Unuiĝintaj Nacioj

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022. Gazetara Komuniko 1042

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon.

Paĝoj