51-a Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK) invitas! Gazetara Komuniko 1094

Lige kun la 108-a UK en Torino okazos samtempe, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, ankaŭ la 51-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italio. Bonvenon viziti la retejon de IIK: http://iik.uea.org.

La temo de la kongreseto estas “Sporto kaj Naturo”.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto en natura medio. Okazos ludoj kaj sporto, natursciencaj atelieroj kaj biciklado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vesperaj ludoj kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Eksciu pli pri la programo.

IIK bonvenigas partoprenantojn de diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minimume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

• infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
• adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
• infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

En la retejo vi trovos pliajn informojn kaj la aliĝilon, kie ĉiu infano povas indiki siajn ideojn por la programkontribuoj, kio certe eĉ pli riĉigos la eventon. Pri ajnaj demandoj bv. skribi al infana.kongreseto@gmail.com. Aliĝu frue - la unua speciala aliĝperiodo finiĝos jam fine de februaro!

Ni ankaŭ invitas vin subteni la partoprenon de infanoj/adoleskuloj el nepagipovaj landoj en la IIK per mona donaco al la kongreseto (uea.org/alighoj/donacoj UEA-kontoj: Adoptaj Gepatroj kaj Infana kongreseto). Ni kore dankas ĉiujn donacantojn.

Bonvenon al la Torina IIK!

El la Gazetaraj Komunikoj