La 14-an de aprilo markiĝis 105 jaroj de la forpaso de L. L. Zamenhof


Hieraŭ, la 14-an de aprilo, markiĝis 105 jaroj de la forpaso de L. L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, 1-a honora prezidanto de UEA. Ernest Drezen (1892-1937) en verko pri li primemoras la naskiĝon de esperantismo per la famaj versoj "Malamikeco de la nacioj / Falu, falu, jam venis tempo", konkludante, ke "per sia lingvo-verko" Zamenhof konstruis "neforigeblan monumenton" en la historio de la homaro. Tia konscio estu nia inspiro en laboro paca neniam laciĝi.

KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas. Gazetara Komuniko 1032

Fine de 2021 UEA anoncis la enkondukon de nova organiza strukturo por siaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Inter la novaĵoj estis la lanĉo de la nivelo C2, la eblo ankaŭ rete trapasi ekzamenon, la redukto de la ekzamenkotizoj kaj la ektraktoj kun la Akademio de Esperanto (AdE) por agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo): http://uea.org/gk/1001.

La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn. Gazetara Komuniko 1031

La federacia registaro de Kanado anoncis la 17-an de marto la finon de la devigo prezenti negativan KOVIM-teston por plene vakcinitaj vojaĝantoj al la lando ekde la 1-a de aprilo. Tio estas tre bonvena novaĵo por la Universala Kongreso en Montrealo, ĉar tio signifas, ke la plene vakcinitaj vojaĝantoj ne devos fari la testadon en iliaj hejmlandoj, antaŭ alveno Kanade, nek fari KOVIM-teston Kanade - kiel estis antaŭe. Hazarde elektitaj homoj tamen devos trapasi PCR-teston je la alveno, sed ne devos izoliĝi dum ili atendos la rezultojn.

La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la aprila numero:
75 | 1910: la teatraĵo
78 | Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj de UEA
79 | Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio
80 | Universala Kongreso: Donacoj
81 | Oficiala Informilo

Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos. Gazetara Komuniko 1029

Jam funkcias paĝo por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK): http://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk.

Dum la sesio okazos la premiero de la nova nivelo C2. Ĉe la paĝo eblas trovi ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj kaj la aliĝilon por ekzameniĝo dum la 107-a UK (Montrealo, 6-13 aŭgusto 2022). La skriba kaj aŭdkomprena ekzamenoj okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 11-an kaj 12-an de aŭgusto. Por la parolaj ekzamenoj, kiuj daŭras inter 20 kaj 25 minutoj, oni devos rezervi lokon. La horaro por tio disponeblos en julio ĉe la sama paĝo. Por partopreni la sesion oni devas esti aliĝinta al la 107-a UK: http://uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31-a de marto).

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022. Gazetara Komuniko 1028

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco.

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022). Gazetara Komuniko 1027

Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.

Paĝoj