Novjara mesaĝo de la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro al la membroj de UEA

Karaj membroj,

En la januara numero de la revuo Esperanto bonvolu legi la novjaran mesaĝojn de la prezidanto de UEA, Duncan Charters (ankaŭ legeblan en la Reta revuo) kaj de la dua vicprezidanto Amri Wandel. La nuna mesaĝo celas doni pliajn informojn kaj bondeziri al vi feliĉan novan jaron 2023. En 2023 estu sana kaj sukcesa!

La jaro 2023 denove estos defia kaj eventoriĉa por nia Universala Esperanto-Asocio. Pluraj aferoj ŝanĝiĝos, sed la Asocio daŭre liveros la kutimajn servojn al la membroj.

La Libroservo seninterrompe funkcios. Nia libroservisto konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn.

La domo kie dum ses jardekoj estis la Centra Oficejo – en Nieuwe Binnenweg 176 – estas ofertata por vendo, sed ankoraŭ ne estas trovita aĉetanto por la prezo postulata. Jen via ŝanco, se vi deziras aĉeti ĝin aŭ konas potencialan aĉetanton! UEA plu funkcios jure en Roterdamo, el sia alia domo samstrata.

La Arkivo de UEA nun funkcias laŭkontrakte en Vieno, prizorgata de la teamo laboranta por la Internacia Esperanto-Muzeo.

La Biblioteko Hector Hodler daŭre troviĝas en Roterdamo. Por ĝi la Estraro serĉadas novan hejmon, kiu povos akcepti la tutan kolekton kaj prizorgi ĝin laŭ la plej bonaj kondiĉoj.

Post du virtualaj kongresoj en 2020 kaj 2021, ni revenis al kongresoj ĉeestaj, sed parte hibridaj (ĉeestaj kaj virtualaj). Post Ameriko (Montrealo) kaj Eŭropo (Torino), la Estraro serioze konsideras kongresi en Afriko en 2024: ĝi aktive prilaboras tiun ĉi eblon kaj ĉiuokaze anoncos la kongreslandon de la 109-a UK en 2024 tre baldaŭ.

Dume ni kore invitas ĉiujn aliĝi al la 108-a Universala Kongreso, okazonta en Torino (29 julio - 5 aŭgusto): https://uk.esperanto.net/2023/. Membroj ĝuas konsiderindan rabaton.

Pro la sukceso de la 3-a Virtuala Kongreso (VK), UEA planas denove okazigi Virtualan Kongreson fine de 2023. Se vi ne spertis la VK-3, vi ankoraŭ povas tion fari (ĝis la fino de januaro) ĉe https://vk.esperanto.net/2022/. La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj de UEA.

Bondezire,
La Estraro kaj Ĝenerala Direktoro