108-a UK en Torino - Alvoko por Internacia Arta Vespero (IAV) kaj Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ). Komuniko 1112

Partoprenu en la Internacia Arta Vespero (IAV) kaj la Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ)!

En ĉi-tiu formularo - http://www.mallonge.net/iav23 - eblas enskribiĝi por kontribui al la Internacia Arta Vespero (IAV) aŭ partopreni en la Internacia Koruso, dum la baldaŭa 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Torino. Post plenigo de la formularo oni kontaktos vin por pli da detaloj, se necese.

Internacia Arta Vespero (IAV)
Kiel en preskaŭ ĉiu UK, ankaŭ ĉi-foje okazos IAV. Estas petate, ke kandidatoj, kiuj deziras prezentiĝi en IAV, sin anoncu kaj aliĝu anticipe, por ke la organiza teamo povu antaŭ UK jam pritaksi kaj selekti la proponojn kaj ekprepari IAV-n kun la celo altigi la kvaliton de ĝiaj artaj programeroj. La selektitaj kandidatoj prezentos dum IAV (vendredo) por unu spektakleron, kies daŭro estu maksimume 8 minutoj (povas esti 2 aŭ 3 kantoj, pecoj).

Internacia Esperanto-Ĥoro
Zdravka Boytcheva gvidas la koruson kaj varme invitas la kantemulojn (ko¬rusanojn – novajn kaj malnovajn) partopreni en la provludoj dum la semajno. La koruso aktivas jam pli ol 50 jarojn. Venu esti parto de tiu ĉi unika historiaĵo!

Torino atendas nin kun brilaj eventoj, renkontiĝoj kun samideanoj el la tuta mondo, kaj novaĵoj pri la progreso de Esperanto. Estas granda ŝanco esti parto de tiu ĉi spektakla okazaĵo. Ĝis la revido dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino!
El la Gazetaraj Komunikoj