Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-Tago, 26 julio 2023. Komuniko 1114

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2023 estas haveblaj en multaj lingvoj en https://mallonge.net/Esperanto-Tago2023. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin. ]

En Varsovio je tiu ĉi dato en la jaro 1887, Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan malgrandan libron kiu skizis lian novan internacian lingvon, Esperanton, kiu celis roli kiel relative facila dua lingvo por ĉiuj homoj tra la mondo. La lingvo de d-ro Zamenhof estis baldaŭ alprenita de internaciistoj ne nur en Pollando kaj najbaraj landoj sed en Ĉinio kaj Japanio, Brazilo, kaj multaj aliaj landoj. El modesta komenco ĝi kreskis en internacian movadon kiu helpis antaŭenigi pacon, kunvenigis profesiulojn en multaj fakoj, kaj evoluigis siajn proprajn literaturon kaj intelektajn interŝanĝojn.

Post kelkaj tagoj, la 108-a ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto malfermiĝos en Torino, Italio. Pasintjare, la kongreso okazis en Montrealo, Kanado; venontan jaron ĝi okazos en Aruŝo, Tanzanio.

Esperanto estas konata elemento ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĝiaj klopodoj por antaŭenigi kompreniĝon estas rekonitaj de Unesko. Universala Esperanto-Asocio konsideras la agnoskon de homaj rajtoj kiel esencan fundamenton de sia laboro. Ĝi kunlaboras kun ĉiuj homoj kaj organizoj de bona volo kiuj celas realigi pli pacan kaj daŭripovan mondon bazitan je internacia kompreniĝo kaj kunlaboro.

Feliĉan Esperanto-tagon!
El la Gazetaraj Komunikoj