Karakterizaĵoj de Esperanta Fonologio

Laŭ vidpunkto de korea lingvisto-esperantisto

D-ro BAK Giwan (Esp-profesoro de Esp-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

Enhavo

1. Antaŭparolo
2. Karakterizaĵoj de Esperanta fonologio
2.1. Principo de “Unu litero por unu sono” kaj kelkaj esceptoj
2.1.1. Asimilo de voĉeco
2.1.2. Asimilo de senvoĉeco
2.1.3. Aldona enigo de /j/
2.1.4. Palataliĝo
2.1.5. Fermiĝo de silabolasta konsonanto
2.2. Akcento
2.3. Ne-ekzisto de duobla konsonanto en unu radiko
2.4. Ne-ekzisto de la radiko nur per konsonanto(j)
2.5. Libereco inter aspiraciado kaj glotigado
2.6. Sonvaloro de /r/
3. Fonemsistemo de Esperanto
3.1. Vokalsistemo de Esperanto
3.2. Konsonantsistemo de Esperanto
4. Silabstrukturo
5. Postparolo
Bibliografio

1. Antaŭparolo

Esperanto estas internacia helplingvo inventita de d-ro L. L. Zamenhof, pola okulisto, en 1887. Ĝi estas tre simpla kaj senescepta artefarita lingvo, kreita surbaze de kelkaj grandaj eŭropaj lingvoj. Ĝi forigis ĉiujn senbezonajn superfluaĵojn de naturaj lingvoj kaj sin ekipis per nepre necesaj elementoj por esti perfekta lingvo.
En Koreujon ĝi eniris ĉirkaŭ la jaro 1920, kaj ĝia unua oficiala kurso estis tiu de s-ro Gim Eok, korea fama poeto, okazinta ĉe YMCA en Seulo en 1920. Li iam prezentis ĝin, dirante jene : “Esperanto ne estas arbitre kreita el unuhoma kapo, sed estas la regula ordigo de la naturaj lingvoj disvolviĝintaj senorde. Alivorte ĝi estas kvazaŭ floro kiun oni translokis de sovaĝa kampo al ĝardeno, kaj tial oni povas diri, ke ĝi perfekte konservas la originajn odorojn kaj kolorojn de la floro sendifekte. Ŝanĝiĝis nur la loko.”(1) Kaj tial estas tute kompreneble, ke Esperanto estas facila kompare kun aliaj naturaj lingvoj.
Kiam ni studas lingvojn, ni esploras grandparte 3 kampojn, nome la kampon de sono, la kampon de vorto kaj la kampon de gramatiko. Se iu lingvo estas facila je tiuj 3 kampoj, oni ja povas diri, ke ĝi estas vere facila lingvo.
En la kampo de sono, Esperanto havas nur 5 vokalojn, kio estas tre facila afero por ĉiuj nacioj en la mondo. Kaj en la kampo de vorto, la metodo de ĝia vortofarado estas tre riĉa kaj sistema, kio tre malgrandigas la ŝarĝon de memorendaj vortoj. En la kampo de gramatiko, ĝi havas nur 16 fundamentajn regulojn, kio ebligas facilan lernadon al ĉiuj. Ni do povas konklude diri, ke la internacia helplingvo Esperanto estas ja facila lingvo.
Jen mi volas prezenti la kampon de ĝia sono, la fonologio. Mi prezentos kelkajn okulfrapajn karakterizaĵojn de ĝia fonologio kaj ankaŭ kelkajn diskuteblajn problemojn kun de mi proponataj solvoj.

2. Karakterizaĵoj de Esperanta fonologio

2.1. Principo de “Unu litero por unu sono” kaj kelkaj esceptoj

La plej granda karakterizaĵo de Esperanta fonologio estas la principo de “unu litero por unu sono”. Ĝi estas la plej ideala fonologia regulo de homaj lingvoj. Oni diras, ke korea lingvo ankaŭ sekvas la regulon, sed verdire ne perfekte. En la mondo troviĝas tre multaj lingvoj, kiuj ne havas tiun regulon. En tiu senco Esperanto ja estas tre genia inventaĵo.
En Esperanto ne havas signifon la reguloj de sonŝanĝiĝo, ĉar la Esperanto-parolantoj ĝenerale bone observas la principon de “unu litero por unu sono”, kaj ankaŭ tre intence klopodas certigi morfemlimojn ĉe derivitaj kaj kunmetitaj vortoj, ĉar en ĝi tre ofte troviĝas tiaj kompleksaj vortoj.
Sed ankaŭ en Esperanto ekzistas kelkaj esceptoj. Sed feliĉe ili ne estas ĝeneralaj, sed tre limigitaj kaj arbitraj fenomenoj. Kaj tial oni ne povas diri pro tio, ke la principo de “unu litero por unu sono” estas rompita. Tiaj esceptaj kazoj estas verdire tre populara kaj natura fenomeno ankaŭ en aliaj naturaj lingvoj. Jen ni vidu.

2.1.1. Asimilo de voĉeco

La senvoĉa konsonanto inter voĉaj sonoj foje prononciĝas voĉe. Tio ne estas ĝenerala nek nepra fenomeno, sed estas nur permesebla afero. Jen ni vidu ekzemplojn.
(Ekz.) ekzameno > egzameno
ekzekuti > egzekuti
ekzotika > egzotika
okdek > ogdek
Tiu fenomeno estas tre limigita, kaj ne multas ekzemploj.

2.1.2. Asimilo de senvoĉeco

Foje pronociĝas senvoĉe la voĉa konsonanto apude de senvoĉa konsonanto. Ankaŭ ĝi ne estas ĝenerala nek nepra fenomeno. Jen ni vidu ekzemplojn.
(Ekz.) absoluta > apsoluta
abstrakta >apstrakta
obskura > opskura
subtaso > suptaso
Ankaŭ ĝi havas nur limigitajn ekzemplojn.

2.1.3. Aldona enigo de /j/

Kelkfoje oni aldone enigas la duonvokalon /j/ post la vokalo /i/ sekvata de la vokalo /a/ aŭ /e/, kio estas limigita kaj arbitra fenomeno. Jen ni vidu ekzemplojn.
(Ekz.) /-ia/ > /-ija/ ; /-ie/ → /-ije/
mia > mija
podia > podija
iam > ijam
ĉie > ĉije
kies > kijes
mieno > mijeno
Ankaŭ ĝi havas nur limigitajn ekzemplojn.

2.1.4. Palataliĝo

La fonemo /n/ prononciĝas kiel velaro [ŋ] antaŭ la velaroj /k/ aŭ /g/, kaj kiel palatalo [ɲ] antaŭ la palatala duonvokalo /j/ aŭ la vokalo /i/.
(Ekz.) /sango/ > [saŋgo]
/sankta/ > [saŋkta]
/panjo/ > [paɲjo]
/ni/ > [ɲi]

2.1.5. Fermiĝo de silablasta konsonanto

Plozivoj aperantaj ĉe la fino de la silabo ĝenerale prononciĝas kiel fermitaj sonoj. Laŭ la influo de sia gepatra lingvo iuj esperantistoj emas prononci ilin malfermite, sed granda plimulto da esperantistoj emas prononci ilin fermite.

Ĉiuj ĉi-supraj esceptoj okazas ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj. Ili do estas ĝeneralaj fenomenoj en homaj lingvoj. Ni do povas rimarki, ke ankaŭ Esperanto akceptas la ĝeneralajn lingvofenomenojn.(2)

2.2. Akcento

Unu alia okulfrapa karakterizaĵo de Esperanta fonologio estas la regulo de akcento. Ĉiuj vortoj de Esperanto havas akcenton ĉe la antaŭlasta silabo (t.e. ĉe la antaŭlasta vokalo) senescepte. La silabo kun akcento prononciĝas iom pli longe kaj forte ol la aliaj. Sed la akcento de Esperanto ne estas distingiva trajto, kaj tial oni ne faras sencan eraron, eĉ se oni ne strikte obeas ĝin.
Sed ni ne povas diri, ke ĝi faras nenian funkcion en Esperanto. Ĝi havas grandan funkcion je la ordigo de ritmo en poemoj. La iniciatinto de Esperanto, d-ro Zamenhof, dekomence taksis la ritmon tre grave. Tial liaj artikoloj, precipe la tekstoj de liaj ceremoniaj paroladoj, estas tre konformaj al la ritma regulo. Tiaj ritmo-regulaj tekstoj ebligas al legantoj tre facilan kaj agrablan legadon. Ni do povas diri, ke la flueca kaj muzikeca trajto de Esperanto venas ĝuste de tiu akcento-regulo.
Sed kiam la akcenthava silabo venas antaŭ du sinsekvaj konsonantoj, ĝi ne pronociĝas tiel longe, kvankam ja forte. Tio estas tute natura fenomeno de lingvo. Ni vidu jenajn ekzemplojn.
(Ekz.) kontraŭ studento biciklo abrupta ekskurso
Sed en la okazo, kiam venas nur unu konsonanto aŭ neniu, la akcentita vokalo prononciĝas longe kaj forte, kio ankaŭ estas natura fenomeno. Ni vidu la ekzemplojn.
(Ekz.) amo paco Ameriko sciuro Parizo teo kio balai diakono suno heroo skii kuri

2.3. Ne-ekzisto de duobla konsonanto en unu radiko

En radikoj de Esperantaj vortoj ne ekzistas duoblaj konsonantoj, ekzemple “-bb- -cc- -ĉĉ- -dd- -ff- -gg- -ĝĝ- -hh- -ĥĥ- -ĵĵ- -kk- -ll- -mm- -nn- -pp- -rr- -ss- -ŝŝ- -tt- -vv- -zz-”. Se troviĝas tia ligo en ia vorto, tio signifas, ke ĝi estas kompleksa vorto derivita aŭ kunmetita. En la okazo de vortofarado povas okazi tiaj ligoj. Jen ni vidu ekzemplojn.
(Ekz.) huffero (huf- + fer- + -o)
ekkrii (ek- + kri- + -i)
rabbirdo (rab- + bird- + -o)
(Escepto) finno

2.4. Ne-ekzisto de la radiko nur per konsonanto(j)

Ĉiuj radikoj de Esperanto devas havi pli ol unu vokalon. Ne ekzistas radikoj nur per konsonanto(j). Sed gramatikaj vortetoj ne obeas tiun regulon, ekzemple la akuzativa finaĵo “-n” kaj la multenombra finaĵo “-j”, kaj ankaŭ la sufiksoj “-ĉj-” kaj “-nj-”.(3)

2.5. Libereco inter aspiraciado kaj glotigado

La konsonantoj /k t p/ de Esperanto povas prononciĝi aŭ aspiracie aŭ glotigite. Tiuj sonoj ĝenerale prononciĝas laŭ la influo de la gepatra lingvo de la parolanto. Kvankam ili prononciĝas libere en du manieroj, ni ne bezonas prononci tiel forte je aspiraciado aŭ glotigado ekzemple kiel en la korea. Strikte dirite, ili apartenas al la malfortaj sonoj de la korea konsonantaro.
Oni devas atenti je tiuj sonoj ne la aspiraciadon nek la glotigadon, sed la senvoĉecon. Malsame ol en la korea, en la Esperantaj fonemoj ne distingivaj estas la aspiraciado aŭ la glotigiado, sed la voĉeco aŭ la senvoĉeco. Tion ni devas atenti.

2.6. Sonvaloro de /r/

La litero /r/ prononciĝas en la mondo ordinare en 4 manieroj - laŭ mia scio. En usona anglalingvo ĝi preskaŭ ne aŭdiĝas, kaj en la hispana kaj la portugala la lango vibriĝas plurfoje, kvazaŭ rulanta vitrobido sur arĝenta plato. Kaj en la franca kaj la germana ĝi prononciĝas simile al /ĥ/ ([x]) kun forta kartavo. Kaj fine en la korea kaj Esperanto ĝi estas prononcata per unu-du-foja vibrado (frapado) de langpinto. Ĝi estas nomata “vibra sono”.
La sono de /r/ de Esperanto estas preskaŭ sama kiel la sono de /ㄹ/ de la korea. Ĝi estas sama kiel la sono de /ㄹ/ en la vortoj “노래” (/norɛ/, “kanto”) kaj “다리” (/tari/, “kruro” aŭ “ponto”). Sed koreoj ne povas facile prononci ĝin, kiam ĝi aperas ĉe la unua loko de la vorto, pro la influo de la korea fonologia regulo. Kaj krom tio ili ofte konfuziĝas inter /r/ kaj /l/, same kiel japanoj.

3. Fonemsistemo de Esperanto

3.1. Vokalsistemo de Esperanto

La sistemo de Esperantaj vokaloj estas jena.(4)

(Ĉe la vokalaj literoj, tiuj de IPA (Internacia Fonetika Alfabeto) kaj la Esperantaj estas samaj.)
Esperanto havas nur 5 vokalojn simplajn, kaj tial preskaŭ ĉiuj nacioj en la mondo povas facile prononci ilin. La formo de lipoj ne havas distingivan funkcion, kaj tial ne ekzistas diferencigo inter platlipaj kaj rondlipaj sonoj. Ĝi estas unu el la facilaj trajtoj de Esperanto. La tiel nomataj duonvokaloj /j/ kaj /ŭ/ faras kvazaŭ-diftongojn kun aliaj simplaj vokaloj, kaj teorie ekzistas entute 20 tiaj kvazaŭ-diftongoj. Sed reale uziĝas nur jenaj 11 : /ja je jo ju aj ej oj uj ŭa aŭ eŭ/.
La Esperantaj vokaloj /a e i o u/ havas preskaŭ samajn sonvalorojn kiel en la korea. La francaj esperantistoj-lingvistoj ŝatas distingi “larĝajn /e, o/” kaj “mallarĝajn /e, o/”(5), sed tio senbezone malfaciligas Esperanton. La vokalo /i/ de Esperanto distingiĝas disde /e/ je langalteco kaj distingiĝas disde /u/ je langlokiĝo. Tio sufiĉas. Troa precizigo de la prononcmaniero ne estas helpa. Mi do pensas, ke ĉiuj Esperantaj vokaloj apartenas al la bazaj vokaloj de Daniel Jones.(6)

3.2. Konsonantsistemo de Esperanto

La sistemo de Esperantaj konsonantoj estas jena.(7)

(La maldekstra estas senvoĉa kaj la dekstra estas voĉa ; en krampoj vi vidas respektivajn IPA, kaj la aliaj senkrampaj havas la samajn sonvalorojn kiel la IPA ; en Esperanto duonvokaloj estas rigardataj kiel konsonantoj.)
En la konsonantsistemo de Esperanto preskaŭ ĉiuj konsonantoj havas paron je voĉeco kaj senvoĉeco. Sed nur “c” (/ts/) ne havas voĉan paron. Kaj tial iuj esperantologoj volas rigardi la sonkombinon “dz” kiel ĝian voĉan paron(8), sed tio estas kontraŭ la fundamenta principo de “unu litero por unu sono”(9).
Rilate al la skribado de Esperanto, oni povas efektive senti kaj agnoski, ke la principo “unu litero por unu sono” estas tre bone elpensita regulo. Sed en ĝi ankaŭ troviĝas unu malfacila kaj neoportuna skribmaniero, t.e. distingi du sonojn per unu sama litero jen kun supersigno ( ^ aŭ ˘ ) jen sen supersigno.(10)

4. Silabstrukturo

La baza silabstrukturo de Esperanto estas jena.

La unua konsonanto de la silabo povas esti de nulo ĝis maksimume tri, kaj la fina konsonanto de la silabo povas esti de nulo ĝis maksimume du. Kaj la kerno de la silabo, simpla vokalo aŭ duobla vokalo (kvazaŭ-diftongo), nepre devas esti unu. Ĉi-sube ni vidu respektivajn ekzemplojn.(11)

K0-V1-K0  , -ro-po, i-o
K0-V1-K1  al, , am-as, ol-im-pi-ko
K0-V1-K2  ans-ta-taŭ, ang-vi-so, emb-ri-o, obs-tak-lo
K1-V1-K0  la, vi-ro, ho-mo, po-mo,
K1-V1-K1  por, sim-bol-o, cen-tim-o
K1-V1-K2  cent, cent-ro, pent-ri
K2-V1-K0  pro, sta-bi-la, a-pos-tro-fo, plaŭ-di
K2-V1-K1  stap-lo, stul-ta, bron-zo
K2-V1-K2  skulp-ti, trans, trank-vi-la
K3-V1-K0  stre-bi, skri-bi, skla-vo
K3-V1-K1  skrip-to, strik-ta, strig-li, struk-tu-ro
K3-V1-K2  Malfacile trovebla(12)

Kaj ĉe la unua segmento de la silabo povas veni jenaj konsonantligoj.(13)

/bl/ /br/
/dn/(14) /dr/
/fl/ /fr/ /ft/
/gl/ /gn/ /gr/ /gv/
/ĥr/
/kl/ /km/ /kn/ /kr/ /ks/ /k/ /kŭ/ /kv/
/pf/ /pl/ /pn/ /pr/ /ps/ /pt/
/sc/ /sf/ /sk/ /skl/ /skr/ /skv/ /sl/ /sm/ /sn/ /sp/ /spl/ /spr/ /st/ /str/ /sv/
/ŝk/ /ŝl/ /ŝm/ /ŝn/ /ŝp/ /ŝpr/ /ŝr/ /ŝt/ /ŝtr/ /ŝv/
/tr/
/vj/ /vr/
/zl/(15)

Povas ekzisti konfuzo, kie meti la limon ĉe la silabo havanta duonvokalon. Ekzemple ĉe la vorto “panjo”, kie ni povas meti la silablimon? Iuj metas ĝin inter /n/ kaj /j/, t.e. “pan-jo”, rigardante la duonvokalon /j/ kiel konsonanton. Sed mi pensas, ke en tiu okazo la duonvokalo /j/ faras unu kvazaŭ-diftongon /jo/ kune kun la posta vokalo /o/. Tial mi dividas la silabojn kiel “pa-njo”.(16) Verŝajne tia divido pli bone spegulas la realan prononcon.

5. Postparolo

Ĝis nun mi trarrigarde prezentis la trajtojn de la fonologio de Esperanto, la internacia helplingvo. La plej okulfrapa trajto estas la principo de “unu litero por unu sono kaj unu sono por unu litero”. Krom ĝi ankoraŭ troviĝas kelkaj gravaj trajtoj, ekzemple ke duoblaj konsonantoj ne uziĝas en unu radiko, ke konsonanto(j) sola(j) ne povas fari radikon, ke en realaj prononcadoj oni povas libere prononci /k t p/ aŭ aspiracie aŭ glotigite, kaj ke la sonvaloro de /r/ estas simila al la korea fonemo /ㄹ/.
Kvankam oni diras, ke Esperanto estas tre logike kaj bone ellaborita arta lingvo, ĝi tamen estas lingvo de homo, kaj tial ĝi ne povas ignori aŭ eviti la ĝeneralajn fenomenojn de homaj lingvoj. Tial ekzistas kelkaj esceptoj, kiuj tamen ne estas ĝeneralaj nek nepraj, sed nur limigitaj kaj arbitraj fenomenoj. Ni do ne povas diri pro tiuj kialoj, ke la principo de “unu litero por unu sono” estas rompita. Esperanto estas la plej perfekta lingvo de “unu litero por unu sono kaj unu sono por unu litero”. (fino)

Bibliografio

BAK, Giwan, 1989, Gramatiko de Esperanto (en la korea), Hanshin Publishing, Seulo.
BAK, Giwan k.a., 1991, Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto (korealingva traduko), Hanshin Publishing, Seulo.
BAK, Jihong, 1988, “Komparo inter la korea kaj Esperanto (1)”, La Lanterno Azia 72, Korea Esperanto-Asocio.
Jones, Daniel, 1960, An Outline of English Phonetics, 9th edition, W. Heffer & Sons Ltd., Cambridge; Maruzen Company Ltd., Tokyo.
Kalocsay, K. & Waringhien, G., 1980, Analiza Gramatiko de Esperanto, UEA.
Wells, J.C., 1978, Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, UEA.

Piednotoj

(1) Vidu lian artikolon “Esperanto kaj literaturo” en la korea tagĵurnalo Dong-a, la 16an de marto, 1925.
(2) p. 15, BAK, Giwan (1989)
(3) Esperantaj afiksoj kaj finaĵoj povas esti uzataj kiel radikoj.
(4) p. 12, BAK, Giwan (1989)
(5) p. 42~46, Kalocsay, K. & Waringen, G.(1980); p. 42~45, BAK, Giwan k.a. (1991).
(6) p. 31~36, Jones, Daniel (1960). La bazaj vokaloj de Daniel Jones estas numeritaj jene: (1)[i] (2)[e] (3)[ɛ] (4)[a] (5)[ɑ] (6)[ɔ] (7)[o] (8)[u]. Laŭ ĝi la Esperantaj vokaloj apartenas al la vokaloj 4, 2, 1, 7, 8.
(7) p. 11, BAK, Giwan (1989)
(8) Kalocsay, K. & Waringhien, G. (1980, p. 48) rigardas la ligon kiel unu fonemon. Kaj tial ili traktas la vorton “edzo” kiel tri-foneman.
(9) Wells, J.C. (1978, p. 18) ne rigardas la ligon kiel unu fonemon.
(10) BAK, Jihong (1988) ; Ekzemple : c[ts] ĉ[tʃ]; g[g] ĝ[dʒ]; h[h] ĥ[x]; j[j] ĵ[ʒ]; s[s] ŝ[ʃ]; u[u] ŭ[w].
(11) Kiam venas unu konsonanto inter du vokaloj, la konsonanto ordinare ligiĝas kun la posta vokalo. Kiam venas 3 sinsekvaj konsonantoj povas ekzisti du manieroj da silabdivido. Ekzemple la vorto “centro” povas silabdividiĝi jen “cen-tro” jen “cent-ro”.
(12) En speciala okazo (ekzemple en poemo) la substantiva finaĵo povas anstataŭiĝi per apostrofo (’). En tiu okazo povus aperi la silabo kiel “strand’ ”, kiu povas esti la ekzemplo de la konstruo “C3-V1-C2”.
(13) Ĉi tie mi skribas la fonemojn per Esperantaj literoj.
(14) Ĉi tiu konsonantligo estas uzata nur en propraj nomoj.
(15) Ankaŭ tiu ĉi konsonantligo ne uziĝas en ordinaraj substantivoj, kaj ĝi uziĝas nur en la speciala propra nomo “zloto”, la nomo de pola mono.
(16) Ĝi do estas escepto de la regulo “unu litero por unu sono kaj unu sono por unu litero”.