Partoprenu UK-on: via donaco ebligos la ĉeeston de valoraj volontuloj en Brno. Komuniko 1223

Ĉiujare UEA alvokas kandidatojn por volontuli en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) pere de la Fondaĵo Partoprenu UK-on. La subteno de volontuloj estas nemalhavebla kaj por UEA kaj por la UK. Post la jarkomenca alvoko por la 110-a UK en Brno, Ĉeĥio, UEA kolektis la kandidatiĝon de 83 homoj. Post kunlaboro de estraranoj, komisiitoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la Kongresa Fako, eblis alveni al listo de 17 plej indaj kandidatoj por subvencii en 2025, per aliĝ-, restad- kaj -escepte- vojaĝ-kostoj.
Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pro la historie grava 109-a UK okazinta en 2024 en Aruŝo, la kaso de la fondaĵo estis konsinderinde uzita. Por 2025 la Estraro de UEA kune kun la Ĝenerala Direktoro sukcesis decidi por principa buĝeto de 4595 EUR. Tamen tio montriĝis ne plene sufiĉa por la listo de plej indaj kandidatoj – kaj la kunlaborantoj konstatis, ke necesus kreskigi la buĝeton je 2000 EUR por plene kontentigi la elekton por 2025.
Tial UEA faras nun alvokon por pli da donacoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on. Via donaco ebligos la ĉeeston de valoraj kontribuantoj en Brno, inter tiuj kandidatoj valoraj homoj el Afriko, sekve de la sukcesa 109-a UK. Se vi volas pli informiĝi pri la subteno “Partoprenu UK-on”, legu: https://uea.org/gk/1211. Se vi volas donaci por ke la Fondaĵo Partoprenu UK-on atingu plusajn 2000 EUR, eblas tion fari per: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk. Viaj donacoj en 2025 helpos subteni la jenajn volontulojn (kaj, se venas pli da donacoj, eblos subvencii pli da homoj): Espoir Ngoma Kasati, ! Foppe Kla as Hovinga, Erika Godó, Olha Skobeeva (Bauer), Tomáš Halža, Changsheng Zhang, Nina Danylyuk, Aimé Patrick Manirakiza, Mioranantenaina Raveloharison, Gilbert Niyukuri, Tibor Kepencay, Pavol Petrík, Miroslava Černá, Eric Baeni, Renato Petrovic, Lubomír Fajth kaj Anna Bobková.
La 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2025. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj rapide aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2025 (ankaŭ eblas donaci dum la aliĝo).
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacantoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".