La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la maja numero:

99 | Artefarita Intelekto desegnas gible*: jen dilemo por la uzantoj
101 | AI kaj Esperanto | Eventoj: Malgrandaj lingvoj fronte al generipova Artefarita Intelekto
102 | Jubilea Israela Esperanto-Kongreso en Pki’in
103 | Eventoj: Irana Novjaro en Tajvano
104 | Mia neforgesebla vojaĝo al Nepalo
105 | Oficiala Informilo
106 | Faka agado | Universala Kongreso: Virinoj, grava duono de la homaro
107 | Eventoj | Landa agado: Oficialaj eventoj okaze de la centjariĝo de la forpaso de Carlos Gagini
108 | Mi kaj la Esperanto-instruado ĉe la Elementa Lernejo Baiyangshujie
111 | TEJO: Donackampanjo de TEJO ĝis nun sukcesa, sed via subteno daŭre bezonata
112 | Edukado: Esperanto por Justa Edukado: Lingva Egaleco kiel Fundamenta Rajto
115 | Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: Esperanto kaj scienco en La Merkato de IKEF
116 | Universala Kongreso: Ĉeĥa lingvo (malgranda persona enpenso)
117 | UEA: Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto”
118 | Letero de leganto: Kelkaj demandoj pri strategio
118 | Respondo al la letero de Ian Fantom por la revuo Esperanto
119 | Forpasoj