Partoprenu Retoson (9-12 majo 2025). Komuniko 1229

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 09-a ĝis la 12-a de majo 2025: http://retoso2025.tejo.org

La evento enhavos diverstipajn programerojn inkluzive la koncertojn, atelierojn, prelegojn kaj interagajn programerojn. La programtabulo baldaŭ aperos en la retejo de Retoso.

Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo. La programtabelon kaj pliajn informojn oni povas ankaŭ trovi en la Eventa servo (http://eventaservo.org/e/retoso2025)

Oni povas kontribui al la programeroj per ĉi tiu ligilo : http://mallonge.net/kontribuu-al-retoso2025

Por pliaj informoj, aliĝu la telegramgrupon aŭ kontaktu la organizteamon ĉe retoso.tejo@gmail.com.

TEJO antaŭĝojas pri via ĉeesto! UEA kuraĝigas al ĉiuj por subteni TEJO-n: (1) se vi aĝas malpli ol 36 jarojn, aliĝi kiel membro de TEJO (preferinde kiel membro abonanto); (2) se vi aĝas 36 jarojn aŭ pli, aliĝi kiel patrono de TEJO – por (1) kaj (2) uzu la retan aliĝilon – aŭ alternative simple aboni la revuon Kontakto per la abonilo (eblas aboni papere aŭ elektronike; abonoj haveblas ekde nur 6 EUR jare por ekonomie evoluantaj landoj kaj nur 12 EUR jare por ekonomie evoluintaj landoj).

El la Gazetaraj Komunikoj