110-a UK, Brno: proponu kontribuojn por la Kleriga Lundo. Komuniko 1228

En la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28-an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, plenigu la formularon “Proponu programeron”, ankaŭ troveblan en la retejo de la UK (https://uk.esperanto.net) ĝis la 30-a de aprilo 2025.

Por impresiĝi de la temoj kaj nivelo de la Kleriga Lundo eblas kontroli ĝiajn antaŭajn programojn:

• dum la UK 2024 en Aruŝo, en la programtabelo (kontrolu lundon) kaj en la Kongresa kuriero “La Voĉo de Kilimanĝaro” n-ro 2;
• dum la UK 2023 en Torino, en la programtabelo (kontrolu lundon);
• dum la UK 2022 en Montrealo, en la programtabelo aŭ en la Kongresa Libro.

Por aliĝi al la 110-a UK uzu la retan aliĝilon: https://uk.esperanto.net. Jam aliĝis preskaŭ 1000 homoj de 61 landoj! Ni rekomendas al kongresaliĝintoj aliĝi al la grupo de UK en Telegramo: https://uk.telegramo.org/. Ĝis baldaŭ en la burna UK!