110-a UK, Brno: Internacia Kongresa Universitato kaj invito proponi por pliaj sciencaj eventoj

Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun-ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj.

El la ricevitaj proponoj la komisiono rekomendis kaj la estraro de UEA aprobis entute 17 prelegojn: 3 kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), 6 IKU-prelegoj kaj 8 prelegoj por la Scienca Kafejo (SK):

AIS: Bebenina, Koutny - Kolka, Wandel

IKU: Barandovska, Jacobsen, Lindsted, Luheka, Niyukuri, Planchon

SK: Alebić-Juretić, Bormann, Fernández, Fontaine, Gruner, Guerra, Jackson.

La detaloj aperas en la aldonita tabelo, kaj la resumoj en la IKU-paĝo: https://uea.org/kongresoj/universitato. La temoj varias de lingvistiko kaj spacteknologio ĝis historio kaj arkitekturo. Apud konataj kaj ŝatataj prelegantoj kiel Koutny, Jacobsen kaj Bormann aperos multaj novaj (almenaŭ por IKU) tamen kompetentaj talentoj. La IKU-rektoro estas prof. Barandovská-Frank, deveninto de Brno, kiu ankaŭ prelegos pri temo ligita al la kongresurbo. Por ĝui la abundan sciencan programon, aliĝu al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto, kun rabato ĝis la 30.06.2025: https://uk.esperanto.net/2025/


Kiel ĉiujare, estos eldonita la IKU-libro kiu enhavos la tekstojn de ĉiuj prelegoj, inkluzive tiuj de la Scienca Kafejo kaj la Scienca Universitata Sesio okazonta dum BET.

SUS-oj dum BET kaj la Itala Kongreso kaj Premio Pirlot por la plej bona scienca libro

Krom IKU okazos ĉi-somere tri aldonaj projektoj de AIS: du de la Scienca Universitata Sesio (SUS) kadre de la Baltiaj E-Tagoj (BET) en julio kaj de la Itala Kongreso en septembro. Prelegoj kaj kursoj akceptotaj por tiuj eventoj ricevos honorarion de AIS, samkiel senpagan aliĝon al la respektivaj kadraj eventoj. Proponojn bv. sendi al amri@huji.ac.il.

Dum la Burna UK estos disdonita la Premio Pirlot por la plej bona scienca libro aperinta en la lastaj jaroj. Proponojn bv. sendi al amri@huji.ac.il ĝis junio. La premio estos 200/100/50 eŭroj por la unua/dua/tria loko respektive. La ĉi-jara konkurso por la plej bona scienca libro estas dediĉita al la memoro de Renato Corsetti, kiu servis kiel sekretario de la konkurso ekde 2017.