Kelkaj demandoj al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar
Revuo Esperanto: Vi esperantistiĝis en 1999. Kio instigis vin lerni la lingvon kaj ekaktivi en la movado?
A.K.: Tiam mi estis interŝanĝa studento en Berlino, malkovris la lingvon en lingvofoiro Expolingua. Mi eklernis la lingvon ĝenerale pro lingvo-amo, specife ĉar la budo en la foiro sukcesis konvinki min. Mi restis en la komunumo pro intereso al la asocia kaj komunuma vivo: la junularaj kaj nejunularaj kongresoj. Mi ekaktivis en la movado ĉar tuj sentis, ke la belan aferon indas dividi kun la mondo. Mi ne aktivis en iu ajn asocio. Aktivi en Esperantio estis maniero por kaj praktiki Esperanton, ĝui ĝin, kaj (a)socie aktivi por kontribui al ĝia disvastigo.
Revuo Esperanto: Ĉu vi povas iom rakonti pri viaj spertoj ĉe TEJO, JEFO kaj UFE?
A.K. :Unue mi aktivis en JEFO, poste en TEJO kaj post tio en Espéranto-France.
Al mi plaĉis en JEFO la amikeca etoso. Mi ŝatis sekretariumi, jam krome mi redaktis plurajn numerojn de la tiama papera gazeto JEFO Informas. Dank’ al JEFO mi partoprenis kunsidon de la Komitato de TEJO en 2003, surloke kandidatiĝis al la estraro… kaj surprize estis elektita :) Sekvis 2 jaroj da internacia aktivado, kiel Ĝenerala Sekretario de TEJO: flego de rilatoj kun la komitato, kun la TEJO-volontuloj, kun la redaktoroj de TEJO Tutmonde kaj Kontakto, papera Pasporta Servo, administro de la membraro, organizado de sukcesaj IJK-j 2004 kaj 2005 dank’ al brilaj LKK-j, teno de bonaj kontaktoj kun UEA.
Espéranto-France estis ĝis nun mia la plej ŝatata Esperanto-asocio, tiu, kie mi pasigis plej multe da tempo pri diversaj oficoj: membro, komitatano, estrarano pri Eksteraj Rilatoj, Kasisto, Ĝenerala Sekretario… kaj eĉ Prezidanto. Espéranto-France estas sufiĉe vigla Landa Asocio, kiu faras preskaŭ ĉion, kion devus fari Landa Asocio: ĝisdata retejo, reta bulteno nacilingva, papera revuo dulingva, nun havebla ankaŭ en la reto, libroservo, Eksteraj Rilatoj, kongreso, eldonado de manlibroj, libroj, komiksoj ktp.
Revuo Esperanto: Kio instigis vin kandidatiĝi al la posteno de la Ĝenerala Sekretario de UEA?
A.K.: Ofici en la Estraro de UEA estas natura sekvo de miaj ĝis tiamaj oficoj en la movado. Mi deziris profitigi UEA de miaj akiritaj spertoj kaj kompetentecoj, kaj malkovri la plej gravan internacian Esperanto-asocion de interne.
Revuo Esperanto: Kiujn taskojn, kiel Ĝenerala Sekretario, vi plenumas?
A.K. : Resume mi devas zorgi pri la bona funkciado de la Estraro kaj de la Komitato, kaj pri la rilatoj kun la landaj asocioj, la komisionoj ktp. Prepari la diversajn kunsidojn, organizi la voĉdonojn, nun retajn tra la jaro, ĉeestajn dum la UK. Krome mi plu kontribuas al la laboro de la Eŭropa Komisiono, ne plu kiel ĝia kunordiganto, sed kiel estrarano respondeca pri ĝi.
Revuo Esperanto: Kia estas via programo, rilate viajn taskojn ĉe UEA, por la venontaj monatoj?
A.K. : Mi restu modesta: mi sola ne revoluciigos la funkciadon de UEA. Mi strebas aktive kontribui al la jam bone funkcianta Estrara teamo. La estraro estas plene orientita al renovigo de UEA, al diversaj plibonigoj de ĝia funkciado. Kun miaj kolegoj mi deziras montri, ke UEA estas Utila, Efika, Alloga, por la nuna kaj la novaj generacioj de esperantistoj.
Revuo Esperanto: Kiujn defiojn laŭ vi nuntempe havas UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale?
A.K.: La granda defio estas adaptiĝi al la nuna mondo, pli kaj pli reta. Fortiĝi, eluzi la novajn teknologiojn kiel rimedojn, ne kiel malamikojn. Montri, ke la Esperanto-asocioj daŭre havos utilon. Ni devas allogi la novajn retajn lernantojn kaj konservi la jamajn membrojn. La partneroj de UEA montras, kiel UEA celas aperi en la 2 mondoj, la ĝis nuna (UN, Unesko) kaj la nova (Amikumu, Duolingo). UEA strebu adaptiĝi al la bezonoj kaj ebloj en monda skalo, do ankaŭ al evoluoj en Ĉinio kaj aliaj partoj de Azio, Afriko, Ameriko. Nur UEA (kune kun ILEI) havas tian tutmondan amplekson kaj signifon.
Revuo Esperanto: Kiajn perspektivojn, laŭ via opinio, Esperanto havas en la apuda kaj fora estonteco?
A.K.: La lingvo sendube estas pli videbla kaj vaste uzata ol iam ajn, dank' al interreto, eĉ se tio tio ankoraŭ ne plene speguliĝas en nia membraro kaj agadoj. Esperanto devas esti grava ero de la socio. Esti bone videbla en la diversaj alternativaj mondoj: vegetaranoj, poliglotoj, pacistoj ktp. Alia mondo eblas! Esperanto estu parto de ĝi.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.