UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de nere­gistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).
Pli formale “La Konferenco de NRO-j en Konsultaj Rilatoj kun UN”, CoNGO funkcias kiel tegmenta aso­cio por pli ol 500 organizoj, kiuj tenas konsultajn rilatojn kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unu­iĝintaj Nacioj. La celo de CoNGO estas faciligi la partoprenon de NRO-j en la UN-sistemo kaj kunlabori kun UN por komunaj celoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
UEA jam delonge estas membro de CoNGO kaj partoprenas en ĝiaj kun­­venoj kaj laborgrupoj. Lastatempe ĝi aparte aktivas en du komitatoj de CoNGO, pri paco (Vieno) kaj pri edu­kado (Novjorko), kaj krome akiris bo­nan reputacion en Ĝenevo pro siaj intervenoj en diskutoj pri homaj rajtoj. Surbaze de tiu longdaŭra kunlaboro, dum sia marta jarkunveno en Ĝenevo la membroj de CoNGO elektis UEA al sia estraro por la periodo 2018-2021.
Kiel estrarano de CoNGO, UEA kun­laboras kun 17 aliaj grandaj in­ter­naciaj NRO-j, sub la gvido de la Pre­zi­danto Liberato Bautista, kiu labo­ras en Novjorko. Inter aliaj asocioj-estra­ra­noj troviĝas Soka Gakkai Internacia, la In­ter­nacia Alianco de Virinoj, Soroptimist In­ternational, Internacia Humanista kaj Etika Unio kaj Internacia Unio de Psiko­logia Scienco. La estraro kunvenas ro­tacie en Novjorko, Ĝenevo kaj Vie­no, kie UEA estas reprezentata de, res­pektive, prof. Humphrey Tonkin, Ste­fano Keller kaj prof. Hans-Michael Mait­zen.
“Kunlaboro kun aliaj internaciaj asocioj estas grava elemento en la stra­­­tegio de UEA pri Konsciigo,” ko­men­tas d-ro Mark Fettes, la Prezidan­­to de UEA. “Tio gajnas por ni amikojn, donas okazojn por trejni niajn akti­vulojn kaj malfermas pordojn al ko­mu­naj projektoj en kiuj Esperanto lu­das gravan rolon. Mi gratulas ni­ajn re­prezentantojn, ke ili tiel bone pre­paris la vojon al ĉi tiu signifoplena atingo. Ni energie plukonstruos sur ĝi!”

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.