Nerimarkita libro

Valentin Melnikov
Emilija Rapka: Apud Balta Maro. Vilnius, 2005, 55 p. ISBN 9955539275.
Prezo ĉe UEA: € 4,50

Mendi en la katalogo de UEA

Ĉi tiun libreton mi elektis ĉefe pro scivolemo. La ĉioscia retejo de Sten Johansson “Originala Litera­turo Espe­ranta” listigas ĝin, sed do­nas neniajn informojn pri ĝi, nek pri la aŭtorino Emilija Rapka (la ve­ra familinomo Rapkevičiūtė tro malfa­cilas por neli­tovoj).
Do jen la kolekto: dudeko da po­emoj, plus kvar rakontoj kaj du kan­toj. Eldonita en Vilnius, 2005 – sam­kiel kelkdek aliaj libroj okaze de la brile organizita UK 90, tamen ĝi restis ape­naŭ rimarkita inter tiuj.
La libreto aspektas modeste, sed bele. Vere ĉarmaj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiuj desegnitaj de la aŭtorino mem. Ŝi ankaŭ mem modelis la libron, kaj evidente mem mendis presadon (ne estas menciita iu eldonejo, nur pre­sejo). Laŭdinda entuziasmo.
La poemetoj, verkitaj en 1997-2004, estas tre sinceraj, iom naivaj, sed kortuŝaj. Ili estas plejparte ritmaj (kvankam kelkloke la ritmo lamas), sed senrimaj. Rimvortoj aperas nur spo­-
rade, inter adasismoj nur kelkloke vi­deblas rimoj normalaj – ŝajne la aŭto­rino trovis ilin hazarde. Bedaŭrinde senteblas nesufiĉa lingva nivelo, pluraj gramatikaj eraroj. La esprimojn kiel “ĉi kantas la birdo mirakla (...), ĉi flu­as rapidrivereto” (p.8), “senfinaĝa” (p.9), “ekmanĝgustumi” (p.48) oni po­vus konsideri individua stilo; ta­men “la patro kortuŝon pleniĝas” (p.18),
“jarcentan birdon ĝi jen iĝas” (p.20), kaj precipe “...hela florornamita ro­bo surmetis malgrandan sveltan kor­pon ŝian” (p.40) nepre agacos ĉiun iom spertan Esperanto-parolanton. Di­fe­ren­co inter verkoj de 1997 kaj de 2004 ne rimarkeblas, do evidente dum tiuj jaroj la aŭtorino ne progresis lingve...
La rakontoj subnivelas eĉ kompare kun la poemoj, precipe enhave. Tri poemoj havas ankaŭ itallingvajn ver­siojn – sufiĉe forte diferencajn disde la Esperantaj. La kanto “Amikeco” (p.30) aspektas kiel parodio, tiel naive-pri­mitive-entuziasmege oni verkis nur antaŭ pli ol jarcento.

Kanguru’ en Aŭstralio
Revas nun pri Litovio,
Pepadul’ en Litovio
Trilas aŭstralmelodion.

Interese, ĉu Trevor, menciita en la refreno, aŭdis/vidis tiun kanton? Kion li dirus?...
Tamen, mi ripetu, la ilustraĵoj en la libro min ravis. Kelkfoje en Esperanto ni ricevis poemlibrojn belege ilustri­tajn de aŭtorinoj mem: rememoru ek­zemple “Saluto” de Antonina Apollo (1986) kaj “Kalejdoskope” de Lilli Gilo­teaux (1994); do jen unu plia. Sed mi vere ŝatus, se Emilija Rapka progresus ankaŭ lingve, poetike kaj aperigus pliajn librojn kun sama entuziasmo...

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.