Plia verda kabaredo

Valentin Melnikov
Nikolao Ĥoĥlov: Verda rido. Kabaredo.
Grafokom, Đurđevac, 2010, 35 p.
Prezo ĉe UEA: € 4,20

Mendi en la katalogo de UEA

Ĉiuj literaturŝatantoj certe ko­nas la nomon Nikolao Ĥoĥlov (ofte oni skribas lian familinomon sen supe­r­signoj, sed laŭ la ruslingva prononco supersignoj necesas). Samaĝulo de Baghy kaj Kalocsay, arda aktivulo de Esperanto, li estis ruso kaj plejparton de la vivo vivis en Moskvo – sed la krea periodo de lia vivo, 1918-1928, pasis en Jugoslavio/Kroatio.
Kvankam li aperigis unusolan negrandan poemaron La Tajdo (1928), liaj poemoj poste aperis en ĉiuj gravaj antologioj kaj krestomatioj, legeblas ankaŭ rete. Tamen ne nur brila poeto li estis. Li aktivis en la loka movado, gvidis perfektigan kurson, redaktis la gazeton Konkordo, tradukis tiam gravan, sed nun plene forgesitan verkon de A. Drozdov Krucumo... kaj ankaŭ verkis humurajn teatraĵojn por la 1-a (1923) kaj 2-a (1924) Sudslavaj Esperanto-kongresoj, eĉ mem aktoris. “La morto de la delegito de UEA”, ver­kita por la 2-a Sudslava kongreso, es­tis prezentita ankaŭ en la UK en Vie­no kaj samjare aperis libroforme, en 2000 sekvis reta eldono. Tamen Verda rido, verkita por la 1-a Sudslava kongreso, dum jardekoj estis konsiderata per­dita, ĝis Josip Pleadin trovis ĝin en malnovaj kajeroj de Konkordo.
Nuntempe eĉ kleraj legantoj ape­naŭ komprenus ĉiujn nuancojn kaj aludojn pri realaĵoj de 1923, speciale en Jugoslavio. Tial trionon de la libreto okupas antaŭparolo-eseo de J. Pleadin; kaj la teksto mem enhavas klarigajn piednotojn, entute 31 por 23-paĝa te­atraĵo.
Inter la rolantoj troveblas Kafo Alt, t.e. Teo Jung, poste aperinta sub la sa­ma (mal)kaŝnomo en la Verda Biblio de I. Lejzerowicz. (Do eble Lejzerowicz spektis aŭ legis la kabaredaĵon. Aŭ eble oni post tiu prezento vaste mok­nomis tiel s-ron Jung?) Aliaj nomoj de pro­tagonistoj estas formitaj sam­principe – kvankam ĉeestas ankaŭ ĝene­raligaj figuroj kiel Konferencanto, In­struisto kaj Lingvokomitatano kaj ale­gorioj de Esperanto-societoj.
Tamen, la kabaredo estas tro simpla kaj amatoreca, havanta signifon nur en konkretaj loko kaj tempo, do vere por unufoja uzo. Apenaŭ ĝi havas literaturan valoron. Certe, talenta aŭ­toro eĉ bagatelojn faras talente: jen antaŭ la publiko aperas granda cifero 6, ĝi transformiĝas al “SES”, kio ja signifas “Sudslava Esperanto-Servo”, karese nomata Sesinjo aŭ Senjo, kaj jen sur la scenejo aperas junulino kun tiu nomo, vestita tute verde (eble par­toprenintoj de UK-oj antaŭ 10-15 jaroj memoras similan ulon, sed viron), kaj ŝi plendas: “Mi estas malforta virino, sola – tute s-o-o-o-o-l-a! – kaj mi devas (...) havi tiom da zorgoj pri miaj treege ofte aperantaj infanoj!” La ĉeestantoj bone komprenis, ke temas pri pluraj Esperantaj eldonaĵoj kies aperigon entreprenis SES, por nunaj legantoj tion afable klarigas piednoto. Kaj plu simile... Instruisto vigle kantas: “Lingvo Esperanto / Estas tre facila, / Kun la gramatiko / Klara kaj utila. / Nur dekses reguloj / Tuta regularo, / Eĉ idiotuloj / Lernas ĝin sen baro...” ĉu ni ne vidis la samon en satiroj de V. Devjatnin, Cz. Kozłowski, J. Baghy kaj pluraj aliaj aŭtoroj, ĉu ne renkontis similulojn vive? Fine aperas mirakla feino, benanta kaj bondeziranta al ĉiu (ankaŭ la publiko)...
Tiajn amatorajn teatraĵetojn oni ofte faras en diversaj klubaj festoj. Eĉ la etoso fakte ne ŝanĝiĝis dum pluraj jardekoj. Do apenaŭ oni trovos ion novan en tiu libreto – kvankam certe estas interese vidi faman klasikulon de nekutima flanko...

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.