Lahtio: modernaj kondiĉoj ene de la vivanta naturo
• Dima Ŝevĉenko,
Anna Striganova
Lahtio, kie okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, estas urbo en Finnlando, kiu havas ĉirkaŭ cent mil loĝantojn kaj estas la ĉefurbo de la regiono kun ĉirkaŭ ducent mil loĝantoj. Ĝi estas facile kaj oportune atingebla per oftaj trajnoj kaj busoj el Helsinki (inkluzive la rektan trajnon el la flughaveno de Helsinki) kaj Sankt-Peterburgo.
La trajno estas rekomendinda maniero por atingi la urbon pro tio, ke la trajnoj estas sufiĉe komfortaj kaj rapidaj. Tiel, depende de la tempo, el la flughaveno de Helsinki eblas atingi Lahtion ene de malpli ol horo aŭ 1 h. 21 min. maksimume. Por veni el Sankt-Peterburgo la plej bona rimedo estas speciala rapidtrajno “Allegro”, kiu veturas nur ĉirkaŭ 2 h. 40 min., la lima kontrolo okazas ene de la trajno, kiam ĝi veturas, kio ŝparas multe da tempo, se kompari kun la flugo aŭ busa/aŭtomobila vojaĝo. Foje okazas ke eblas kapti la plej favoran prezon de trajnbileto, se akiri ĝin laŭeble anticipe (vidu la retejon de la finnlanda fervojo – https://www.vr.fi). La stacidomo de Lahtio situas paŝdistance de la urbocentro kaj la kongresejo.
Lahtio situas sur la suda bordo de pitoreska lago Vesijärvi (kion eblas traduki kiel “akva lago”), kiu troviĝas ne tre for de la kongresejoj. Verŝajne ĝuste pro tio la nomon de la urbo eblas traduki el la finna lingvo, kiel “golfo”. Somere la bordo de la lago estas tre bona loko por promeni, ripozi, kafejumi kun la amikoj post la streĉa taga kongresa programo.
Ĉe la bordo estas haveno, kiun laŭmerite oni simbole nomas la “gastoĉambro de Lahtio”. Aparte rimarkindas kafejoj ĉi-loke, kelkaj el ili komforte lokiĝas sur malnovaj ŝipoj en la havenoj, kaj unu eĉ en la aŭtentika konstruaĵo, kiu iam servis, kiel la fervoja stacidomo kaj situas tuj apud la bordo.
Apud la haveno etendiĝas kelkaj agrablaj parkoj kun fontanoj kaj la parko de moderna ligna arkitekturo.
Ĉeborde en la haveno troviĝas ankaŭ la konata koncerta halo “Sibelius”, kie regule okazas koncertoj de la simfonia orkestro de Lahtio, kiu tute prave estas konsiderata orkestro de mondskala nivelo. Ĝi estas nomita omaĝe al la konata finna muzika komponisto Jean Sibelius (1865–1957). La halo “Sibelius” estas unika konstruaĵo, rekonstruita surbaze de la restaĵoj de la fermita uzino kun aldono de impresaj vitraj kaj lignaj elementoj kaj konstruoj. Ĝi estas bonega ekzemplo kiel la industria konstruaĵo estonte povas esti utiligata por kulturaj celoj. Verŝajne tio estas la loko “numero unu”, kiun indas viziti dum la dumkongresaj ekskursoj tra Lahtio.
En Lahtio troviĝas kelkaj muzeoj, kiel ekzemple historia, skisporta, de milita muziko kaj milita medicino, radia kaj televida kaj multaj aliaj.
Skisporta muzeo troviĝas tuj apud la ĉefa kongresejo Isku Areena. Krom konatiĝo kun la historio de skisporto en Finnlando, en tiu ĉi muzeo ekzistas eblo provi pafi el imito de biatlonaj pafiloj kaj imiti saltadon en la interaga simulilo de la skisaltejo.
Ne tre for de la kongresejo troviĝas tri mondkonataj skisaltejoj. Ĝuste ĉefe pro ili oni foje nomas Lahtion la ĉefurbo de la vintra sporto de Finnlando. La plej alta el ili atingas 80 metrojn. Dum la UK estas vere rekomendinde ekskursi tien, almenaŭ nur pro tio, ke somere ĝi iĝas la plej alloga rigardejo – desupre eblas vidi la belan ĉirkaŭaĵon de la Lahti-regiono, la urbon mem kaj la lagon Vesijärvi.
La ĉefa kongresejo troviĝos en Isku Areena, kiu estis konstruita en 1973. Ĝi enhavas glacihokean stadionon, kiu estas la hejmstadiono de la loka profesia glacihokea teamo Lahti Pelicans. Ĝi kapablas akcepti eĉ pli ol 5000 spektantojn. Ĝuste tiu ĉi stadiono estos uzata por la amasaj solenaĵoj de la 104-a UK. Por 20 – 27 julio 2019 ĝi transformiĝos al nia ĉefa Esperanto-domo de la somero, la ĉefa kongresejo kaj nia dumtaga etosumejo.
La konstruaĵo de Isku Areena estas ne nur la stadiono, sed ĝi ankaŭ enhavas multajn oportune situantajn prelegejojn, en kiuj okazos pluraj programeroj de la UK. Ĝi estas tre bone ekipita ne nur por la sportaj aranĝoj, sed ankaŭ por okazigi eventojn kiel nia kongreso. En la sama konstruaĵo la kongresanojn atendas multaj kafejoj, manĝejoj, rapidmanĝejoj kaj trinkejoj kun varia elekto kaj ofertoj. Ankaŭ en la urbo mem eblas trovi amason da ili.
Sekvu komunikojn pri la kongreso en la papera revuo kaj rete por ricevi pli detalajn informojn. Ni invitas vin legi ankaŭ la artikolon pri la finnlandaj manĝkutimoj, kiun speciale por la revuo Esperanto verkis Raita Pyhälä – Kie, kiam, kion manĝi en Finnlando?
Isku Areena situas ne tre for de la urbocentro, kie troviĝas la ĉefaj hoteloj, bankoj kaj vendejoj. Inter ili estas grandaj kelketaĝaj vendocentroj, kie eblas aĉeti vestaĵojn, suvenirojn kaj multon alian.
En la urbocentro situas multaj restoracioj, inter kiuj kelkaj etose ornamitaj vegetaraj kaj veganaj kafejoj. Eblas manĝeti kaj aĉeti ankaŭ suvenirojn en la koro de la urbo, sur la ĉefa vendoplaco, kiu situas inter la urbodomo kaj la katedralo.
Parto de la programeroj okazos en la apuda konstruaĵo. Ankaŭ ĝi estas tre bone ekipita kaj taŭga por variaj UK-programeroj, inkluzive la halon solenaspektan kun la balkono por la spektantoj, kiu tre taŭgas por la diversaj koncertoj kaj similaj programeroj. Krome, ĝi enhavas manĝejon. La kongresejojn eblas atingi perpiede aŭ uzante la lokajn busojn kaj taksiojn. En la urbo eblas ankaŭ lui biciklojn. Biciklaj vojoj en Lahtio estas tre bone aranĝitaj, speciale en la centro de la urbo. La urbo estis konstruita tiel, ke en ĝi preskaŭ ne eblas perdiĝi. Interalie orientiĝi helpas demalproksime videblaj altaj konstruaĵoj, kiel ekzemple, konata la el arkitektura vidpunkto konstruaĵo de la malnova busa stacidomo kaj bonokaze en ĝi nun situas granda manĝaĵvendejo :).
Malgraŭ la renovigo, en tiu ĉi konstruaĵo restis netuŝita la malnova atendohalo de la busstacidomo, kie ofte eblas vidi la maljunajn lokanojn, kiuj rememoras ĉi tie la vojojn de sia juneco.
Ŝatantoj de aktiva turismo povas lui boatojn, kanuojn kaj biciklojn por vojaĝi tra la lago kaj la vojoj en la arbaroj, kiuj ĉirkaŭas Lahtion. Por la ŝatantoj de pli trankvilaj promenoj ekzistas kelkaj parkoj, kie foje kaŝiĝas historiaj konstruaĵoj, monumentoj kaj eĉ kelkaj skulptaĵoj de konataj finnaj skulptistoj.
Somere Lahtio povas agrable surprizi tiujn, kiuj ŝatas naĝi. La lago Vesijärvi estas tre pura, ĝi provizas la urbon per trinkakvo. La dezirantoj naĝi en ĝi povas promeni kelkajn kilometrojn for de la urbo al la speciale aranĝitaj plaĝoj. Ankaŭ en pluraj aliaj lagoj, kiuj multas en regiono Lahtia regiono, eblas naĝi.
Aliĝu al UK! Ni renkontiĝu en Lahtio!
Vidu novan filmeton "Lahtio, verda urbo", filmitan kaj muntitan de Sofia Bister, en la retejo de LKK:
http://www.esperanto.fi/uk2019
Fotoj de Anna Striganova
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. PDF de la decembra numero estas senpage elŝutebla.