Unuafoje du samtempaj AMO-seminarioj en Afriko
• Stefan MacGill,
Jérémie Sabiyumva
AMO-45 okazis sinergie kun la Mezorienta Kunveno (MK), kiu pasis de la 30-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2018 (inkluzive de postkunvenaj ekskursoj). MK tipe altiras kvardekon da partoprenantoj – ege fidelaj kaj revenemaj, grandparte el Eŭropo. Simile okazis por la ĵusa MK en Marakeŝo, Maroko, fascina lando kien iris MK kaj AMO unuafoje. Jen lando kun lernantoj kaj plurrilate favoraj kondiĉoj, kiu meritas de UEA plian atenton. Sur la foto: seso da marokaj junuloj, kiuj povis iomete partopreni en MK kaj sperti la internacian funkciadon de la lingvo.
AMO-46 okazis samtempe en la suda parto de Burundo, en Nyanza-Lac, de la 26-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2018, kuniĝis 67 aktivuloj el diversaj provincoj de Burundo, DR Kongo, Tanzanio, Sud-Afriko kaj Zambio, por partopreni la 3-an Burundan kongreson de Esperanto kaj la 46-an AMO-Seminarion. La programoj de ambaŭ aranĝoj estis gviditaj de spertaj esperantistoj el Burundo, DR Kongo kaj Sud-Afriko (la Kunordiganto de la Afrika Komisiono).
Partoprenantoj de la 45-a AMO-Seminario
Oni spertis trejnadojn pri bona varbado, kiel fondi kaj disvolvi novan lokan Esperanto-klubon, financa evoluigo de lokaj kluboj aŭ kiel fariĝi finance memstara Esperanto-asocio, kiel organizi kaj diskonigi eventojn – movade kaj ekstermovade, strategio kaj taktiko por krei Esperanto-klubon en lernejoj, kiel eluzi Esperanton en turismo aŭ komerco, kaj kiel organizi Esperanto-eventojn.
Poste okazis Internacia Ekzameno de ILEI/UEA: por la elementa nivelo aliĝis 16 kandidatoj, el kiuj 10 sukcesis (kun 60%); por la meza nivelo aliĝis 6 kandidatoj kaj 3 kandidatoj sukcesis (kun 60%). Okazis kvintaga kurso por 66 komencantoj kaj inter ili 64 sukcesis en la fina ekzameno. Vendredon, tuj post futbala ludo inter esperantistoj kaj loka veterana futbalista teamo, okazis balotado por la nova estraro de ANEB (la landa asocio), JEBUO (Junulara Esperantista Burunda Organizo) kaj BIS (Burunda ILEI-sekcio).
Komencantoj, kiuj sekvis kurson dum la kongreso (Burundo)
Ni dankas al ĉiuj, kiuj finance, materiale, ĉeeste kaj morale subtenis nin.
Fotoj de la aŭtoroj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.