Ada Sikorska

L. P.
La esperantistoj ne forgesis Ada Sikorska, Honoran Membrinon de UEA, unu el la plej grandaj figuroj de nia Movado, kies datreveno de la morto falis la 7-an de la pasinta aŭgusto.
Ada famiĝis i.a. pro tio, ke ŝi transprenis de Teo Jung la tiaman sendependan gazeton Heroldo de Esperanto (fondita en 1920) kaj redaktis ĝin honorofice dum 34 jaroj (1962-1996) en Bruselo, Madrido kaj Torino ĝis sia morto: memorindaj estas la specialaj duoblaj aŭ trioblaj numeroj pri la universalaj kongresoj kaj pri kulturaj temoj sugestitaj de Unesko. Entute ŝi redaktis pli ol 500 numerojn. En tiu periodo Ada kun granda volstreĉo trifoje adaptiĝis al la radikalaj ŝanĝoj de la prestekniko, transiranta de frua mankompostado de la tekstoj al linotipa metodo, ĝis la nuna komputila sistemo.
La Esperanto-vivo de Ada komenciĝis en 1956, kiam en Varsovio ŝi lernis la lingvon en kurso de Julio Baghy: ŝi poste konfesis, ke ŝi ploris kiam ŝi ne povis viziti liajn lecionojn. Ŝi unue laboris en eldonejo, poste fariĝis redaktorino de la Esperanto-dissendoj de la Pola Radio kaj vicprezidantino de la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio; en 1959 ŝi aktivis en la gazetara laborgrupo de la 44-a UK en Varsovio. En 1960 Ada edziniĝis al la italo Gian Carlo Fighiera, konstanta kongresa sekretario de UEA, kun kiu ŝi vivis en kvar diversaj landoj. Ambaŭ interparolis dum la tuta vivo nur en Esperanto, kvankam ili konis kelkajn aliajn lingvojn. Eĉ en sia lasta hospitala lito, dum vizito de la fratino el Svislando, dekon da tagoj antaŭ la morto, ŝi rilatis kun la edzo kiel kutime en la internacia lingvo, krome kun la fratino pole, kun la bofrato, iranano, france kaj kun la kuracisto itale. La epizodo estas rakontita en la broŝuro eldonita de UEA La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka.
La vivo de Ada Sikorska estis ekde la fruaj jaroj eventoplena. Ŝi naskiĝis en Siedlce (Pollando) en 1929 kaj mortis en Torino (Italio) en 1996, nur 67-jara. Pro militaj kaŭzoj, apenaŭ 11-jara, ŝi kune kun la familio kaj miliono da poloj devige elmigris al Sovetunio (kie ŝi lernis en rusaj lernejoj) kaj poste al Libano, Irano kaj Britio (kie ŝi daŭrigis la studojn en polaj lernejoj por rifuĝintoj). Rimarkinde estas, ke dum sia dummilita infana restado en Siberio (post la morto en Katyn de la patro, generalo Francisko Sikorski) ŝi sendis al onklino en Pollando kortuŝajn priskribojn pri la situacio: malsanoj, malsato kaj parazitoj. La konservitaj leteroj aperis en Esperanta traduko en ŝia broŝuro De tajgo al minaretoj (eldono Esperantotur), kiu inspiris teatraĵon, kiun en Esperanto-kongresoj ludis pola aktorino. Reveninte postmilite al Pollando, Ada diplomiĝis pri slava filologio kaj specialiĝis pri ĵurnalistiko.
Ekde sia lerno de Esperanto, ŝi vizitis ĉiujn universalajn kaj amason da naciaj kongresoj kaj lokaj kunvenoj. Ĉiam gaja kaj amikema al ĉiuj, neniam aroganta sed helpema al konatoj kaj nekonatoj ŝi estis: pro siaj inteligenteco kaj societema karaktero Ada ĝuis en la Movado grandan popolarecon. En la privata vivo ŝiaj fortaj energio kaj laboremo fariĝis proverbaj. Ŝian energian karakteron konfirmas ĉies opinio. ke se ŝi dirus, ke ŝi faros ion morgaŭ, eble ŝi farus ĝin hodiaŭ. Same granda estis ŝia pasia sindediĉo al ĉiaj noblaj idealoj, ĉefe virina libereco, ekologio, helpo al la tria mondo; sen paroli pri la senfina amo al la patrolando, kiun ŝi vizitis ĉiujare.
Kiam Ada forpasis, alvenis al la edzo preskaŭ 200 kondolencaj mesaĝoj el la tuta mondo; kelkaj poetoj kiel William Auld dediĉis poemojn al la tragika evento, funebraj ceremonioj okazis en pluraj lokoj, kongresoj donis al salonoj ŝian nomon. Plej trafe, itala esperantistino skribis: “La Movado sen Ada estas kiel kongreso sen flago”.
Jes, la esperantistoj ne forgesis Ada.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.