Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) – 56

• Gražina Opulskienė
Certe multaj scias pri Baltiaj Esperanto-Tagoj, ĉar tio estas unu el la rekonitaj en Esperantujo aranĝoj. Ne mirinde, ĉar jam ekde 1959 ĝi okazas laŭvice en tri landoj: Latvio, Estonio kaj Litovio. Komence studentoj-esperantistoj ekhavis la ideon organizi tendaron por esperantistoj de Baltaj landoj. Ĉiujare la tendaroj laŭvice okazadis en iu bela natura loko de Latvio, Estonio, Litovio. La partoprenantoj dum tagoj ĉeestis prelegojn kaj kursojn, sed vespere sonis kantoj kaj gitaroj. KGB* ĉiam interesiĝis pri Esperanta aranĝo kaj ne ĉiam estis facile ĝin organizi, ofte esperantistoj devis ruzi por ricevi permeson de partiaj sekretarioj. Mirinda fakto estas, ke ekde la foraj sesdekaj jaroj el kunveno de junaj sovetaj esperantistoj la aranĝo evoluis al vera internacia evento. Kelkaj el la tiamaj organizantoj ankaŭ nun fidele partoprenas Baltiajn Esperanto-Tagojn! Multaj esperantistoj ne nur de Eŭropo jam spertis BET, sed multaj ankoraŭ havas ĝin en sia revolisto aŭ devus ekinteresiĝi.
BET-oj ĉiam havas komunajn tradiciajn ecojn kiel Somera Universitato, diversnivelaj lingvaj kursoj kaj atelieroj, kvizoj, eblo lerneti la lokan lingvon, ekskursoj kaj kulturaj vesperaj programoj, sed ankaŭ enhavas diferencojn kaj en programo kaj en etoso, depende de la organizanta lando. Somere de 2022 ni renkontiĝos inter la 9-a kaj 17-a de julio en la litova havenurbo Klaipėda, kiu estas bela historia urbo kaj kies universitato kaj urbodomo pretas kunlabori. BET-56 estas dediĉita al la 770-jariĝo de Klaipėda kaj la urbestro Vytautas Grubliauskas konsentis esti Alta Protektanto de la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. BET-56 estas aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio.
Litovaj BET jam delonge estas abundaj laŭ la kvanto de partoprenantoj kaj en la lasta, kiu okazis en 2019 en la urbo Panevėžys, estis pli ol 400 partoprenantoj el 37 landoj. Multaj ĉeestantoj ebligas vere varian kaj riĉan programon. Same kiel en UK oni devas elekti kiun el kelkaj programeroj sekvi kaj tio ne ĉiam estas facila elekto, ĉar en BET prelegas konataj esperantistoj, instruas famaj kursgvidantoj kaj la temoj de la prelegoj estas vere variaj. Jam nun ni scias, ke en BET-56 prezentos kvin esperantologiajn prelegojn profesorino I. Koutny, koncertos kaj nin klerigos la konata rusa poeto, verkisto, bardo M. Bronŝtejn, kurson de Esperanto gvidos, redaktos la ĉiutagan gazeton Lumturo kaj zorgos pri la enhavo de la BET-libro la fama slovaka esperantisto S. Marĉek. Dum BET ankaŭ funkcios la libroservo. Ĉeesto de rusaj kaj ukrainiaj geamikoj garantias bonetosajn koncertojn, sed certe estos lokaj muzikistoj, ja Klaipėda famas kiel urbo kun riĉa kulturo.
Pasigi semajnon en la rondo de samlingvanoj kaj ĝui riĉan programon estas bona okazo al tiuj, kiuj ne povas forlasi Eŭropon. Krom interesaj urbaj vidindaĵoj en la urbo Klaipėda, estas eblo ekkoni la regionon de la unika Neringa terlango kun sablaj dunoj, viziti la ŝatatan de litovoj banlokon Palanga, akompani vespere la sunon kaj ĝui sunsubirojn en Balta maro. Cetere por ne dormemaj partoprenantoj jam dum kelkaj litovaj BET ni havis programeron, kiu ne estas en la oficiala tagordo kaj kiun ni baptis „diboĉado“: Esperantaj kantadoj kaj babiladoj en amika rondo kun rememoroj pri pasintaj BET-oj, melodioj de konataj bardoj, kun etoso de iamaj tendaroj.
Ĉiujn informojn pri aliĝo kaj pri preparaj laboroj vi povas trovi en la interreta paĝo de Litova Esperanto-Asocio http://www.esperanto.lt. Tie vi ankaŭ povas legi diversajn raportojn de ĉeestintoj en la pasinta 55-a BET por havi pli klaran ideon, kio okazas dum tiu semajno.
La paperaj aliĝiloj riceveblas ĉe LEA kaj estas elŝuteblaj rete ĉe https://mallonge.net/gn.
Reta aliĝilo: https://mallonge.net/gl.
La programo jam estas kunmetata, sed la organiza komitato atendas pliajn sinproponojn. Al la partoprenontoj valoras scii, ke personoj, kiuj grave kontribuos al la programo aŭ signife helpos organize, ne pagos la aliĝkotizon.
Ni atendas vin en la okcidento de Litovio, ĉe Balta maro, kie eĉ pli sencohave sonos la vortoj de la BET-himno, kiun verkis M. Bronŝtein: „Labas vakaras, Lietuva…“. Kion tio signifas? Venu kaj vi malkovros tion kaj multon alian pri Litovio, lando ligita kun Esperanto ekde la apero de la internacia lingvo!
* Temas pri la Komitato de la Ŝtata Sekureco (KŜS) de USSR – Red.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2021. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.