Seminario pri Esperanto kaj Grandkanala Kulturo en Yangzhou
• Zhang Changsheng (Longarko)
Vespere de la 24-a de majo 2024, paralele inaŭguriĝis la konsilia kunveno de Jiangsu-a E-Asocio (JSEA) kaj Seminario pri Esperanto kaj Grandkanala Kulturo ĉe la Universitato de Yangzhou, sude en Ĉinio. S-ro Tang Zhengang, prezidanto de JSEA, donis bonvenigan bankedon honore al anoj de la seminarioj kaj la konsilia kunveno. Post la bankedo la konsilia kunveno daŭris. S-ro Longarko, vicprezidanto de JSEA, gvidis la kunvenon, en kiu krom diskutado pri E-laboroj en Jiangsu-Provinco, ankaŭ la tagordo de la seminario estis diskutita entuziasme kaj diligente de membroj de JSEA. S-ro Jin Lijiu, ĝenerala sekretario de JSEA fine faris konkludon kaj bone aranĝis la tagordon de la seminario. La Granda kanalo estas fakte la plej longa artefarita kanalo el la mondo, kiu estas en la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko, kaj kiu ĉi tie renkontiĝas kun la rivero Jangzio. De Pekino al Hangzhou en provinco Zhejiang ĝi iras ĉirkaŭ 2800 kilometrojn kaj ekde la dinastio Sui (581-616) ĝi estis dum jarcentoj la ĉefa vojo por varaj transportoj inter la nordo kaj la sudo de la lando, estigante riĉan kulturon kun buntaj popolaj kreaĵoj. Malgraŭ la nuntempa ekzisto de pli rapidaj transport-manieroj, duone de ĝi estas ankoraŭ navigebla, kaj ankaŭ Prezidanto Xi Jinping substrekis ĝian daŭran gravecon por la ekologiema kaj daŭripova progreso de Ĉinio.
Matene de la 25-a de majo, la ĉeestantoj de la seminario kaj la konsilia kunveno faris grupan viziton al la Muzeo de Ĉina Grandkanalo. En la impona konstruaĵo antikvaj restaĵoj de artoj kaj metioj laŭ la majesta akvovojo estas akompanataj de detalaj teknikaj klarigoj pri la inĝenieriaj atingoj necesaj por ĝia konstruado kaj funkciado. Ĉiuj vizitintoj miris pri la ekspoziciaĵoj kaj esplorita historio de la Granda kanalo, kio glate etendis la posttagmezan tagordon.
Unue en la posttagmeza kunveno, s-ro Liu Hongyuan, revizoro de JSEA, faris bonvenigan paroladon. S-ro Jiang Liming, vicĝenerala sekretario de ĈEL, faris salutmesaĝon. S-rino Arko, nome de UEA, kaj ties Prezidanto, salutis la seminarion. La Prezidanto menciis ke tiaj iniciatoj kongruas kun nia Strategio subteni rilatojn kun aliaj organizaĵoj por reliefigi kulturajn atingojn, kaj videbligi Esperanton kiel aktivan kontribuanton al diskonigo kaj festado de tiuj.
S-rino Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, salutis nome de la Ligo. La reprezentantoj de asocioj el urboj Pekino kaj Hangzhou, kiuj estas du ekstremoj de la Granda kanalo, legis gratulajn mesaĝojn. S-ro Longarko gvidis la seminarion.
Dum la seminario s-ro Huang Jie, profesoro kaj estro de Instituto de esploro de Grandkanalo en Yangzhou-a Universitato, prezentis al ĉiuj ĉeestantoj lian esploradon pri la historio kaj la kulturo de Grandkanalo. S-ro Ji Yuanzhi, programisto de Sanwan Investa kaj disvastiga Kompanio Limigita, klarigis la desegnplanon pri konstruaĵoj ĉirkaŭ la muzeo.
S-ro Zhao Jianping, konsiliano de Shanghai-a E-Asocio kaj eksparolanto de ĈRI per sia bela voĉo prelegis pri Esperanto kaj Kananla Kulturo. Li eksplikis la komunaĵojn inter Esperanto kaj la kanala kulturo. Do ili ambaŭ celas internacian aŭ interregionan kompreniĝon kaj interŝanĝon. Esperanto, kiel internacia helpa lingvo, faciligas interkompreniĝon inter homoj el diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj, dum la kanaloj ofte kunigas diversajn regionojn kaj kulturojn kaj faciligas la interŝanĝon inter ili. Ili ambaŭ estas kultura kaj historia heredaĵo por la homaro. Ili ambaŭ enhavas kaj subtenas la ideon de kreado. Ili ambaŭ konservas kaj gardas la spiriton de kultura diverseco. Ili ambaŭ celas antaŭenigi komunikadon kaj evoluadon. Disvastigi la kanalan kulturon estas ankaŭ tasko por ni, esperantistoj. Ni povas, per la lingvo, helpi pli da homojn scii kaj kompreni la historion kaj valoron de la kanala kulturo. Ni kredas, ke ankaŭ la kanala kulturo, sub la helpo de nia lingvo Esperanto, disvolviĝos plu ĝis pli granda amplekso! S-rino Yu Jianchao (Terana), prezidantino de Pekina E-Asocio, prezentis la pekinan sekcion de la Granda Kanalo. Semio, esploristo de E-Muzeo en Zaozhuang-Universitato prezentis pri la estantaj kaj estintaj E-asocioj laŭ la Granda Kanalo. Ĉiuj prelegantoj havas impreson ke same kiel Esperanto, kiu estas planita kaj artefarita lingvo, ankaŭ kanalo estas planita kaj artefarita rivero. Ĉar ĝi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunaĵojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laŭeble rekte al sia celo. Tiel ankaŭ Esperanto inter lingvoj.
En la etoso vigla kaj entuziasma la seminarianoj diskutis pri Esperanto kaj Kanal-Kultura Komunikado. S-ro Zhu Lirong ekspoziciis sian panoraman longpentraĵon “En Ĉinio troviĝas Grandkanalo”. S-ro Ardo deklamis sian poemon, kiun li ĉeloke verkis por omaĝi al la Granda Kanalo. S-ro Zhuang Qixiong prelegis pri antikvaj poemoj pri la Granda Kanalo.
La seminario alvenigis samideanojn el Pekino, Tianjin, Jilin, Liaoning, Gansu, Sanxi, Hubei, Henan, Shandong, Anhui, Jiangxi, Jiangsu, Shanghai, Zhejiang, Fujian, Guangdong, kaj aliaj: sume ĉirkaŭ 80 ĉeestantoj.