La 89-a Itala Kongreso de Esperanto en Breŝo 20-27.8.2022

Liba Gabalda

Ĉi-foje ĝi okazis en la itala urbo Breŝo (Brescia) situanta en la norda parto de Italio, regiono de Lombardio, inter Milano kaj Verono. Apud la kastelo kiu dominas la urbon staras vapor-lokomotivo. La kongresejo troviĝis en la hotelo Ambasciatori. En la enirhalo instaliĝis akceptejo kaj libroservo.
Al la evento aliĝis pli ol 200 geesperantistoj, sed ne ĉiuj povis veni. Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 adeptoj por Esperanto, kiuj entuziasme frekventis la Esperanto-kursojn, kiuj okazis en la apuda hotelo Master. La kurson por komencantoj gvidis pakistatano loĝanta en Italio Mian Salam Shany kaj la progresantojn instruis Marc Giraud el Francio. Eblis ankaŭ lerni la italan lingvon kaj okazis ekzamenoj de IIE (Itala Instituto de Esperanto).
Kiel jam sciate, la italaj Esperanto-kongresoj estas renomaj pro altnivelaj, plej variaj kaj interesaj programeroj. La temo de la ĉi-jara kongreso estis "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Temis pri ĝemelaj urboj, pri kiuj dum la solena inaŭguro okazanta en la urba Aŭditorio San Barnaba, François Lo Jacomo emfazis la gravan kaj utilan rolon de ĝemeliĝo por interkompreno en kiu ankaŭ Esperanto povas favore kontribui. Samtempe en la loko eblis aĉeti poŝtkartojn kun speciala stampo. Posttagmezo estis rezervita por gvidata promeno tra la urbo por eksterlandanoj, dum italoj havis sian jar-asembleon.
La programo kontentigis ĉies postulojn. La matenojn plenigis seminarioj pri: "Nunaj konfliktoj en la Mediteraneo" fare de Javier Alcalde. Pri Sociaj retejoj: "Kiel starigi kaj prizorgi ilin? " AMO-seminario, zorgita de Debora Rossetti.

Dum la prelegoj ni povis ekscii pri "La historio de la okcitanaj lingvo kaj kulturo" de ties spertulo Jean-Marc Leclerq (JoMo), pri "Hibridaj trajnoj por plibonigi la medion" donis informojn Vito Tornillo. Pri "Kulturhistorio kaj pri ĝemelaj urboj" prelegis Detlef Haussner. Pri "30 oraj horoj kaj instruado en la lernejoj" informis Brunetto Casini. Pri "Ateistoj" parolis Anna Löwenstein. Pri "La biokemio de la enamiĝo" informis Luigi Fraccaroli. Pri "La itala lingvo en Svislando" kompetente parolis Mireille Grosjean. Kunvenis ankaŭ itala sekcio de ILEI.
Ĉiutage okazis libroprezentadoj. Ni ankaŭ spektis projekciadon de la filmo "Pino-hazarda vivo de anarkiisto", dediĉita al la esperantisto Pinelli. Pri "Esperanto kaj Anarkiismo" parolis Javier Alcalde.
La organizantoj prezentis kaj donis informojn pri la venonta UK en Torino okazonta fine de julio kaj komence de aŭgusto 2023.
Pri nia aranĝo interesiĝis ankaŭ ĵurnalistoj. Venis televid-teamo, okazis intervjuoj kaj poste aperis artikoloj en loka ĵurnalo. En la publika dulingva debato "Kia rolo por la ĝemelaj urboj, pri la strebado al la paco en la Eŭropa kontinento", partoprenis reprezentantoj de la urbo.
Riĉ-enhavaj estis ĉiuj vesperaj programeroj, kiujn ni ĝuis en subĉiela korto de la palaco Broletto, kie okazis Festivalo de Esperantista Kulturo. Ili estis alireblaj al ĉiuj civitanoj pri kio zorgis la urbaj instancoj. En busoj estis pendigitaj informoj pri la UK en Torino.
La vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj programeroj. Plurlinvajn kantojn liveris kaj entuziasme kantis JoMo, koncertis Kim kaj Radio-mondo, Chiara Raggi kaj Mario Migliucci prezentis rakonto-koncerton, Piero Nissim kaj Franco Meoli kantis "la ĉiamverdaj kantoj" kaj ne mankis itallingva teatraĵo "Doktoro Esperanto".
En la programo ne mankis pluraj tuttagaj kaj kelkaj duontagaj ekskursoj, kiujn bonege prizorgis Emanuele Regano. Tuttagaj ekskursoj direktiĝis al la urboj Milano, Bergamo kaj Verona. Naturon oni povis ĝui ĉe la lagoj de Garda kaj Isola kaj dum la duontaga ekskurso oni povis gustumi vinojn en Franciacorta, fama loko pro vinproduktado.
Post la resumo de la laboroj polaj esperantistoj ĝoje kantis dankante al la organizantoj kaj poste la kongreso fermiĝis. Vespere ni povis denove kanti kun Debora Rossetti kaj Luigi Fraccaroli. La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero.
Venontjare la Itala Kongreso ne okazos pro la UK en Torino. Do, vi ĉiuj estas jam ekde nun invititaj partopreni la Universalan kongreson en tiu impona urbo.

Fotis kaj aranĝis la fotojn Liba kaj Floreal Gabalda