Facile listigi kaj trovi eventojn!
Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.
Eventoj
![]() Ĵaŭdo, Oktobro 8, 2020 - 21:53
3 Eventoj okazas en sama periodo inter 9a kaj 11a de Oktobro 2020, samloke en Hi Seoul Junulara Gastejo(Youth Hostel) de Seulo, Koreio. La 52-a Korea Kongreso kun temo "La Estonto de Artefarita Lingvo 'Esperanto' en la Epoko de Artefarita Inteligenteco" okazas kiel regule kun prelegoj de spcialistoj je AI kaj Esperanto. Okaze de la speciala jaro por Korea Esperanto-Asocio, nome 100-jara Jubileo de Fondiĝo de la Asocio, kongresanoj spertos ĉeesti ceremonion, memorkunvenojn kaj eldonfeston de la kronologia libro. Krome okazos la 2-a Esperanto-forumo inter 2 urboj Shanghai de Ĉinio kaj Seulo de Koreio, kiu komencis de la lasta jaro 2019 en Shanghai. |
![]() Merkredo, Oktobro 7, 2020 - 16:09
Ni atendas vin senpacience. LIBE-estraro |
![]() Dimanĉo, Septembro 20, 2020 - 01:15
|
![]() Sabato, Septembro 19, 2020 - 17:37
• Mireille Grosjean Ni uzu tiun Tagon por pripensi pri nia vivo, nia agado, nia laboro, nia nutrado, provante trovi la plej bonajn solvojn por ni mem, nia familio, nia vilaĝo aŭ kvartalo. Ni uzu tiun Tagon por iri al konatulo aŭ parenco kaj diskuti provante solvi malnovajn konflikton kaj retrovi serenecon, atingi pacon. Ni uzu tiun Tagon por paroli pri respekto kaj solidareco okaze de nia instruado; tekstoj pri tiaj temoj ne mankas. |
![]() Ĵaŭdo, Septembro 17, 2020 - 12:09
Klerige: Heidi Goes pri lastatempa Esperanto-agado en Angolo - Plia rendevuo kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de Claude Nourmont, komisiito de UEA pri Kulturo. Ekde 2015 Heidi Goes vizitis ses fojojn Angolon por siaj doktorigaj esploroj. Ŝia esplortereno estis precipe Kabindo, eksklava provinco de Angolo inter Kongo Kinŝaso kaj Kongo Brazavilo. En 2018 ŝi sukcesis post prelego pri alia temo, paroleti pri Esperanto al mezlernejanoj kaj en 2019 ŝi enkondukis Esperanton en la sama mezlernejo kaj en apuda lernejo por ontaj instruistoj (en Landana). |
![]() Mardo, Septembro 15, 2020 - 13:41
|
![]() Dimanĉo, Septembro 6, 2020 - 17:02
Kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo! La gvida BK-skipo rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la E-kulturo. Tial ĝi parolas pri BK-Festo. Ĉi-jare la BK-Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj E-aranĝoj, nepre okazas virtuale. Tial oni devis adapti ĝin al tiu prezent-maniero. |
![]() Vendredo, Septembro 4, 2020 - 19:35
Tio estas la 4-a prelego de la 64-a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-Seminario), "Korona Viruso kaj Esperanto", de Amri Wandel, estrarano de UEA pri Scienca kaj Faka Agado. La prelego okazis kadre de la temo de la seminario, "Niaj Fakaj Asocioj levas sin: la rolo de la Fakaj Asocioj en la nuntempo de la pandemia epoko", kaj okazis la 9-an de majo (sabaton), kun teknika prizorgo de la Irana Esperanto-Asocio (IrEA), pere de Zoom. Ĝian kaj la aliajn prezentitajn materialojn en la seminario oni povas konsulti ĉe la retejo de UEA, Aktivulo.net: http://aktivulo.net/eo/enhavo/amo-virtuale-64 |
![]() Lundo, Augusto 31, 2020 - 20:20
• Adjé Adjévi |
![]() Dimanĉo, Augusto 30, 2020 - 19:22
Pro aliaj devoj mi ne povas partopreni en la hodiaŭa programo, sed mi deziras kapti la okazon por sendi al vi miajn salutojn. La nunaj monatoj bremsis multajn niajn agadojn kaj fizike dividis la tutmondan movadon kiun ni kiel esperantistoj tiel alte taksas kaj forte amas. Ni ne trinkas kafon kune en niaj lokaj kluboj, ne ekskursas kune, ne vojaĝas por partopreni landajn kongresojn, nek eksterlanden por ĝui internaciajn rekontiĝojn. La Universala Kongreso de Esperanto ne okazas – kaj sekve ni ne renkontas novajn geamikojn nek pridiskutas en kongresaj salonoj la problemojn kaj perspektivojn de la Esperanto-movado. |