La Amerika Komisiono de UEA speciale ofertas la prelegon "Logiko

La Amerika Komisiono de UEA speciale ofertas la prelegon "Logiko – ponto inter filozofio, matematiko, komputado kaj lingvo", de la akademiano Markos Kramer, el Bonaero/Dresdeno. Li estas gasto de la ĉi-monata kulturkunveno de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), federita asocio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

La 27-an de novembro je 20h00 UTC:
https://eventaservo.org/e/ac6678

Kramer naskiĝis en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. Li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo) kaj doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Nuntempe li laboras en la Teknika Universitato de Dresdeno, esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj.

Li eklernis Esperanton en 2000 kaj, post aktivado en la Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO, membriĝis en la Akademio de Esperanto en 2010. Krom verki plurajn esperantologiajn artikolojn pri diversaj temoj, li estas membro de la PIV-teamo, kiu okupiĝas pri funda prilaboro de tiu vortaro.

Oni povos sekvi lian prezentadon la 27-an de novembro, ekde 20h UTC, ĉe la kanalo Viva Gazeto de EASP: https://youtu.be/fNnvfT-qpF0 (bv. aboni la kanalon por subteni al EASP!) Post la prelego okazos demandado kun la ĉeesto de la preleginto (detaloj ĉe EventaServo.org - la internacia kalendara servo de UEA kaj TEJO).