Tago de la Gepatra Lingvo 2022

Per la uzo de la internacia lingvo Esperanto oni respektas la lingvan kaj kulturan diversecon de ĉiu homo


Unuiĝintaj Nacioj festas tiun tagon ĉiujare. Ĝi okazos en la 21-a de februaro. Esperantistoj jam multe eluzas la eblon. Restas semajno por pretigi tion: UEA pretigis okulfrapan afiŝon. Jen kelkaj sugestoj:

• Vidigi la afiŝon en viaj retejoj.
• Organizi publikajn kunsidojn kun la temo.
• Kunlabori kun la Asocio de Unuiĝintaj Nacioj en via lando, se ekzistas.
• Kunlabori kun aktivulaj grupoj defendante lingvajn rajtojn por negrandaj lingvoj.

La Tago ebligas al ni emfazi nian apogon por minoritataj kaj minacataj lingvoj, kaj eble gajni aliancojn en la streboj por lingva kaj komunika justeco. Ni diru al la neesperantista mondo, ke ni havas ion por diri defende al la homaj lingvaj rajtoj.

Haveblaj: 36 afiŝoj kaj kelkaj komunikoj sur Gepatra-lingvo-tago-2022-02-21

Bonvolu sendi al renato.corsetti@gmail.com
la tradukon al via nacia lingvo de la Esperanta teksto sur supra afiŝo.