Facile listigi kaj trovi eventojn!


Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.

Eventoj

Vendredo, Julio 2, 2021 - 11:11

La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2-a ĝis la 11-a de julio, sub aŭspicio de UEA: http://ses.ikso.net. La malfermo okazos la 2-an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi: http://ses.ikso.net/2021/eo/aliĝilo.

SES estas organizata de E@I ekde 2007. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj volas eklerni aŭ plibonigi sian Esperanto-scion, lingve kaj kulture. Ĝi daŭras 8 tagojn. La fizikaj eldonoj enhavas ankaŭ ekskursojn kaj kunmanĝadojn, krom ĉeestajn koncertojn kaj artan programon. En 2022 ĝi estas planata por okazi fizike en Ĉeĥio.

La kursoj por 2021 estos pri instruado de la lingvo Esperanto, kun la instruistoj Marion Quenut (Francio, A2), Arina Osipova (Rusio, B1), Szabolcs Szilva (Hungario, B2), Tim Morley (Britio, B2) kaj Palma Csiszár (Hungario, denaska Esperanto-parolanto, C1).

Dimanĉo, Majo 30, 2021 - 10:20


Ateliero – 37. Ĉu ni diskutos esperante kun papago?
Papagoj – la plej parolemaj bestoj. Ili "parolas" diversajn lingvojn. Ĉu iu esploris iam la eblecon de papagoj paroli Esperanton? Ĉu la lernado de Esperanto por ili estas same pli simpla kiel por homoj? Pridiskutante tiujn "seriozajn sciencajn problemojn", ni faldos kelkajn modelojn de papagoj.

La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon,
30.05.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Dimanĉo, Aprilo 4, 2021 - 18:41


UEA gratulas al TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pro la mirinda evento, kiu montras kiel klere kaj serioze junuloj rilatas al sciencoj kaj Esperanto. Se vi volas konatiĝi kun IRIS, spektu: https://www.youtube.com/watch?v=DSBUYyGFD70 - kaj vizitu http://iris.tejo.org.

Sabato, Februaro 13, 2021 - 19:34

Kiel realigi vian strategian vizion per konkretaj agadoj, kadre de projektoj subvenciitaj de EU

Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Eŭropo
Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj estrarano respondeca pri Landa Agado
Francesco Maurelli, direktoro de Kosmo Strategio

Karaj Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA en Eŭropo,
Ĉu vi iam havis - aŭ nuntempe havas - ideojn, kiujn vi volus realigi kadre de via Landa/Faka Asocio, sed la ideoj neniel kreskis pro manko de financado aŭ de konkreta plano?
Ĉu vi volus prezenti al la institucioj, kion oni atingas pere de Esperanto?
Ĉu vi ŝatus informiĝi pri subvenciebloj kadre de la nova sepjara programo Erasmus, la posteulo de Erasmus+?

Vendredo, Januaro 15, 2021 - 19:45


Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj la Estraro de ILEI decidis dum sia lasta retkunsido 2021/01/12 translokigi la ILEI-kongreson 2021 al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo Kotonuo. La loko estis elektita pro diversaj kialoj: trankvila lando kun favorprezaj kondiĉoj, relative sekura rilate al koronviruso, lerta loka Esperanto-movado, longaj interrilatoj kun ILEI, UEA kaj TEJO.

La kongreso okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto, por eviti kolizion kun aliaj planataj famaj Esperanto-renkontiĝoj.

La Estraro arde petas membrojn, kiuj ŝatus partopreni en la ILEI-kongreso en Benino, anonci sin. Tiel multe pli facilos plani la preparadon. Ne temas pri tuja aliĝo, certe, ĉar decido mem dependas de multaj cirkonstancoj kaj postulas detalajn pripensojn. Tamen simple anonci, ke “mi intencas partopreni kaze de favora situacio” – tio ege helpos en preparado de la kunveno.

La kongreso estos hibrida: fizika (se eblos) kaj virtuala. La Estraro interkonsentis, ke firma definitiva decido pri fizika kunveno okazos ne pli frue ol komence de junio, du monatojn antaŭ la kongreso. Tion postulas la nuna epidemia situacio.

Lundo, Decembro 14, 2020 - 20:38

Mikaelo Bronŝtejn

1. Prefaceto

En 1972 post diplomiĝo mi venis al antikva urbeto Tiĥvin, Leningrada regiono, por ekofici kiel inĝeniero pri elektro en la granda uzino, viviganta la tutan urbon.
Apude (distanco de 200 km laŭ la rusa skalo estas apudeco), apude situis la grandurbo – Leningrado, tie bolis kaj bobelis esperantista vivo en kelkaj kluboj. Estis ĝojiga fakto por mi. La ensemblo “Eterna muziko” prezentis en Esperanto kantaĵojn el la epoko de caro Petro la Granda. En la fama Domo de verkistoj dum la famaj buŝaj almanakoj “Unuafoje en la rusa” estis prezentata ankaŭ Esperanto-poezio. Leningrada Esperanto-teatro, konsistanta el kekaj ĉarmaj kaj talentaj junaj aktoroj, ĉiujare, aŭ eĉ dufoje en unu jaro ĝojigis la publikon pli-malpli amasan per novaj teatraĵoj “Hamleto”, “Gabrovaj ŝercoj”, Ĉehov… Kaj ĉefe – okazadis regulaj kunvenoj de esperantistoj en la loko ege impona, en la Kavalira halo de la Palaco de amikaj ligoj kun eksterlando, kiun la esperantistoj ricevis dank’ al klopodoj de eminenta esperantisto kaj urbano estimata de lokaj oficialuloj - Simeono Podkaminer. Malgraŭ la “ferkurtena” epoko eĉ la tiama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin bonŝancis viziti Leningradon por semajnfino kaj sukcese prelegi por konsiderinde amasa esperantista publiko.
Krom la regiona ĉefurbo signoj de E-vivo estis troveblaj apud la finna landlimo, en Viborg, kie pli-malpli aktive funkciis esperantista grupeto. Unuopuloj, posedantaj la lingvon, loĝis ankaŭ en kelkaj aliaj urbetoj de la regiono; fojfoje ili partoprenis en la leningradaj eventoj.

Lundo, Novembro 23, 2020 - 18:51

La 23-an, 25-an kaj la 26-an de novembro 2020 ekde la 12:30-16:30 UTC okazos la tri-taga Internacia "Retinario" en Universitato de Ŝirazo kunlabore kun UEA kaj IrEA. Interalie partoprenos profesoroj H. Tonkin, R. Corsetti, F. Gobbo, N. Dankova, G. Xiaofeng (Arko), V. Manzano-Arrondo (Viko), D. Keefe kaj F. Maurelli.

Aliĝu nun senpage. Pliaj detaloj en la Evennta Servo: https://eventaservo.org/e/1998ef

Mardo, Novembro 10, 2020 - 18:22


Foto: Plankunsido en la Eo-Centro de Lesjöfors, Svedio

Tuj sekvos du gravaj kunsidoj pri tiu esenca temo. La unua estas virtuala kunsido organizita de la Landa Asocio de UEA, la Norvega Esperanto-Ligo, kiu montras novajn signojn pri aktiveco. La dua estas la prokrastita Seminario pri Aktivula Maturigo, okazonta en Pollando, sed ankaŭ grandparte virtuala. Ambaŭ aranĝoj teknike prizorgataj per Zoom de la Landa Asocio en Irano (kontakto: s-ro Ahmad Mamduhi). Jen la informoj pri ambaŭ:

Norvegio: Renovigo de la skandinava komunumo

Dato: 21a de novembro (sabato)
Horoj: Ekde 15:00 CET ĝis 17.00.
Platformo: la 69a AMO-seminario. (la unua seminario en Norvegio!)

Dimanĉo, Novembro 1, 2020 - 14:03

Bert de Wit

De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto okazis la Virtuala Kongreso de Esperanto. Entute 1852 personoj aliĝis laŭ la listo de partoprenantoj!
La programo daŭris preskaŭ ĉiujn 24 horojn de tago. Tio estas logika, ĉar oni vivas en diversaj kontinentoj kaj do diversaj horzonoj. Tamen la ĉefaj programeroj ofte okazis en eŭropaj tempoj.
En la programo estis ripetaj diskutgrupoj por ekz.e kredantoj, ateistoj, ekologiemuloj, hundoŝatantoj, samseksemuloj, Oomoto, k.s. Samkiel en “fizika” kongreso..
En la programo estis ekz.e prelegoj pri la Esperanto-Movado kaj la Ligo de Nacioj, aŭtoraj duonhoroj (ekz.e Federico Gobbo pri la libro de Claudio Magris), pri la lernado de dua lingvo, pri interplanedaj vojaĝoj (Kongresa Universitato), k.t.p.
La tago de lernado okazis la 4an de aŭgusto kaj al ĝi kontribuis diverslandaj fakuloj, ekz.e Mireille Grosjean, Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Federico Gobbo. Interesa programo!
Kompreneble en virtuala kongreso oni ne povas tuj renkontiĝi kun geamikoj kiujn oni ne vidis dum longa tempo, oni ne povis komune manĝi kaj trinki en restoracio, sed aliflanke estis plezuro revidi homojn per la interreto kaj babili kun ili en babilejoj. Okazis eĉ virtualaj ekskursoj tra diversaj famaj urboj. Kaj virtualaj koncertoj.
Mi notis kelkajn plusojn kaj minusojn pri virtuala kongreso ĉi sube

PLUS-PUNKTOJ
• Partoprenantoj ne bezonas vojaĝi, elspezi multan monon por atingi la kongreson kaj ili indulgas la medion.

• Partoprenanto povas manĝi, trinki, k.t.p. dum la programo okazas en interreto. Oni povas facile kombini sian propran tagprogramon kun tiu de la kongreso.
Oni povas partopreni kiam oni volas kaj oni povas poste spekti diversajn programerojn kiujn oni maltrafis (“spektaĵoj”). Oni metos tiujn poste en interreton. ILEI ekz.e havas specialan jutjuban kanalon en kiu oni povas (re)vidi kongresprogramerojn.

Sabato, Oktobro 10, 2020 - 14:46

Nun la 52-a Korea Kongreso de Esperanto okazas virtuale. Vi povas aliĝi senpage - https://eventaservo.org/e/47ac80

Paĝoj