Konferenco de la Akademio

La estraro de la Akademio de Esperanto

Okaze de la Zamenhof-festo, Aka­demianoj prezentos per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan pub­­likon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos:

Mardon, 14-an de decembro,
13-a –14-a 20 UTC (14-a – 15-a 20 laŭ mez­eŭropa horo)

• Probal Dasgupta: Ebloj kaj maleb­loj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj
• Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio)
• Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien?
• Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj: substantiva mor­fologio en Volapük kaj Esperanto

Merkredon, 15-an de decembro,
13-a – 14-a 40 UTC (14a – 15-a 40 laŭ mezeŭropa horo)

• François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion?
• Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio?
• Cyril R. Brosch: La Konsultejo de la Akademio
• Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV, en kiu partoprenas pluraj Akademianoj
• Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭ­ro de la Akademio 2021.

La konferenco estos spektebla per Zoom. Pliaj informoj pri la partopre­no: https://eventaservo.org/e/43ccc1

Bonan spektadon!