La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Inter la 9-a kaj 17-a de julio 2022 en Klaipėda, Litovio, okazis la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La redakcio de Esperanto turnis sin al Saŝa Pilipoviĉ, Mikaelo Bronŝtejn kaj Ulrich Brandenburg por ekscii pri iliaj impresoj pri la aranĝo, kie ĉi-foje esperantistoj povis kunveni ĉeeste.

Mikaelo Bronŝtejn

Bedaŭrinde, spite sincerajn kaj daŭ­rajn klopodojn de la organizantoj, neniu el la rusiaj aliĝintoj ricevis enirvizon por partopreni en la ĉi-jara BET en Klaipėda. Ankaŭ mi.
Tamen la organizantoj prizorgis perfektajn teknikajn kondiĉojn tiel, ke almenaŭ parto de tio, kion mi devus fari enkadre de la programo, estis efek­tivigita per Zoom. Do, mi sincere dan­kas Povilas Jegorovas kaj Gražina Opul­skiené, kiuj prizorgis mian ko­nek­ton kun la partoprenantoj de BET. Ilia laboro sukcesigis la prezentadon de mia nova romano Simeono, prepa­rita de la eldonejo Impeto, kaj mian recitalan partoprenon en la koncerto, kie Sergeo Straŝnenko prezentis miajn kantojn.

Saŝa Pilipoviĉ

La 56-aj BET estis tre bone organi­zita kun riĉa arta programo. Sian pre­zenton faris tre konata litova familia muzikgrupo, “Sepa kaj Asorti”, kaj kun sia kantri-rok muziko kun dancado de publiko ricevis grandan aplaŭdon.
Sergej Straŝnenko havis belan kon­certon, kun nia kara Mikaelo Bron­ŝtejn, kiun ni vidis nur per Zoom, ĉar bedaŭrinde li ne ricevis permeson en­iri Litovion.
Sur la scenejo prezentis siajn kantojn ankaŭ la tre konata “Bardo sen barbo” Georgo Handzlik el Pollando, artisto, kiu jam pli ol 35 jarojn ludas kaj kantas en multaj landoj. La publiko ridis kaj ploris post la kanto”Ĝis revido”.
Ankaŭ la aktoro Saŝa Pilipoviĉ pre­zentis “Koncerton de ciganaj kantoj”, kantojn de Rusio kaj Serbio, ki­ujn tra­dukis en Esperanton Mikaelo Bron­ŝtejn, Dimitrije Janičić kaj Nikola Ra­šić. Dum la koncerto el la publiko eliris Sergej Straŝnenko, Natalija Ivanova kaj Mikaelo Lineckij, kortuŝitaj, kaj ili ku­ne kantis.
Ankaŭ tiu grupo en la lasta tago prezentis “Koncerton de ukrainaj kantoj”.
La teatro “Verda banano” de Ge­orgo kaj Saŝa prezentis novan kabaredon “Mi diros al vi sekrete” post kongresoj en Israelo, Hispanio, kaj Pollando. La pub­liko senĉese ridis kaj ili ricevis gran­degan aplaŭdon.

Ulrich Brandenburg

Kiel montras la nombro 56, la Bal­tiaj Esperanto-Tagoj havas longan tra­dicion. Por mi estis la unua fojo. Mi tre ĝuis la restadon en Klaipėda, la revidon de geamikoj, la bonegan programon kaj la belan ĉirkaŭaĵon. Kun partoprenantoj ĉefe el orienta kaj centra Eŭropo, BET havas tute apartan at­mosferon, kiu eble originas el la tempo, kiam T ankoraŭ signifis tendaron.
Bedaŭrinde pro la politika situacio ĉi-jare BET devis okazi sen parto­prenantoj el unu granda apudbaltia lando; tio espereble normaliĝos. Gran­dan dankon pro la perfekta organi­zado al Povilas Jegorovas kaj liaj kun­laborant(in)oj el Litovio, kiuj impresis min per afableco kaj bonaj lingvoscioj. Ĝis revido dum la 57-aj BET en apuda Latvio.

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2022. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.