Universala Kongreso

Lundo, Januaro 14, 2019 - 13:31

Orlando E. Raola

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2019 okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresontojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Dimanĉo, Januaro 6, 2019 - 17:47

Raita Pyhälä

Dum la UK en Lahtio oni trovos plurajn restoraciojn/kafejojn, kaj en la najbaraĵo de la Kongresejo kaj en la Kon­gresejo Isku Areena, kiu estas gran­de­ga sportohalo por glaci­ho­keo. La ĉefa restoracio en la Kongresejo no­miĝas Lämäri (la nomo ri­latas al ler­ta uzo de glaci­hokea ba­tilo), ĝi povas ser­vi 200 manĝantojn. La plej avan­taĝa manĝotempo estas de la 11-a horo ĝis la 14-a.

Lundo, Decembro 24, 2018 - 10:56


En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kon­greso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongre­sa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sek­vi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.

Dimanĉo, Decembro 23, 2018 - 00:15

Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando)

Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!

Vendredo, Decembro 14, 2018 - 11:11


Delegacio sur la plej alta skisaltejo de Lahtio
La 14–16 de septembro 2018 en Lahtio okazis la tradiciaj Aŭtunaj Ta­goj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kadre de la aranĝo okazis ren­kontiĝo de LKK kaj Trejnseminario, gvi­data de la Konstanta Kongresa Sek­retario Clay Magalhães (Centra Ofi­cejo). Dum la renkontiĝo estis dis­ku­titaj gravaj praktikaj organizaj afe­roj, rilate la venontjaran 104-an Uni­ver­salan Kongreson de Esperanto.

Ĵaŭdo, Decembro 6, 2018 - 19:32

Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019

Konstanta adreso
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj

Vendredo, Novembro 23, 2018 - 13:36

Kadre de la 104-a UK en Lahtio okazos la 72-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas pro­fesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2019.

Ĵaŭdo, Januaro 25, 2018 - 13:59

PROPONOJ ATENDATAJ!
Dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono okazos tradiciaj kulturaj programeroj “Aŭtoraj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Jaro”.
La Aŭtoraj Duonhoroj okazos en la posttagmezo de dimanĉo, matene kaj posttagmeze de lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. Ili estos bona okazo por interkonatiĝi kun aŭtoroj kaj verkoj, por malkovri legindajn verkojn, por esprimi komentojn kaj demandojn al la aŭtoroj.

Vendredo, Januaro 19, 2018 - 22:07

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2018 okazonta en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Ĵaŭdo, Decembro 7, 2017 - 18:21


Clay Magalhães
La preparoj de la UK iras tre aktive. La kongreso okazos en tri malsamaj konstruaĵoj. En la Rektorejo de la Universitato de Lisbono okazos la komitataj kunsidoj, vesperaj artaj aranĝoj kaj Solena Fermo. En la Fakultato pri Juro de la Universitato de Lisbono estos la giĉetoj, budoj, Libroservo, okazos diversaj kunsidoj. Ambaŭ konstruaĵoj troviĝas...

Paĝoj