Alvoko al partopreno en la esperantologia konferenco, Lisbono 2018

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2018 okazonta en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La aranĝo havas kiel specialan temon la vivon kaj verkaron de Detlev Blanke (1941-2016), unu el la fondintoj de la tradicio de Esperantologiaj konferencoj kaj elstara aganto por la evoluigo de Esperantologio dum la lastaj kvardek jaroj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la matena sesio oni planas aŭskulti prelegojn de fakuloj kunlaborintaj kun Detlev Blanke, aŭ dezirantaj omaĝi al lia memoro. Ili elstarigos la diversajn kontribuojn de Detlev al lingvoscienco kaj al Esperanto kaj lian eksterordinaran eldonan kaj verkan agadon.

En la dua duono la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti sian laboron pri plej diversaj kampoj de Esperantologio. La kontribuoj de tiu parto estos prezentitaj ĉu en afiŝoj ĉu per normalaj mallongaj referaĵoj. La organizantoj invitas ĉiujn fakulojn, aparte gejunulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi afiŝproponojn aŭ proponojn pri referaĵoj kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estos 2018-04-30.