Kie, kiam, kion manĝi en Finnlando?

• Raita Pyhälä
Dum la UK en Lahtio oni trovos plurajn restoraciojn/kafejojn, kaj en la najbaraĵo de la Kongresejo kaj en la Kongresejo Isku Areena, kiu estas grandega sportohalo por glacihokeo. La ĉefa restoracio en la Kongresejo nomiĝas Lämäri (la nomo rilatas al lerta uzo de glacihokea batilo), ĝi povas servi 200 manĝantojn. La plej avantaĝa manĝotempo estas de la 11-a horo ĝis la 14-a. En Lämäri la lunĉo (finne prononcu loŭnas) kutime kostas 9,50 eŭrojn. Tio inkludas salaton, eble supon, varmajn pladojn, legomojn, panon kun butero/margarino, eble deserton, kafon/teon. Oni servas sin mem kaj rajtas elekti kaj meti sur sian teleron tiom kiom oni deziras. La haveblaj senpagaj trinkaĵoj estas akvo (vesi), lakto (maito) kaj iom dolĉa duonbiero (kotikalja). Kiel lakton oni povas elekti sengrasan (rasvaton), iom grasan (kevyt) aŭ pli grasan (täysmaito) kaj krome senlaktozan. Por vera biero kaj trinkaĵoj ne menciitaj supre, oni devas pagi aldone. La finna kafo estas malpli rostita, ol pli sude en Eŭropo, kaj oni ofte trinkas ĝin el grandaj tasegoj (muki). Se vi deziras pli fortan kafon, mendu “espresson” aŭ aliajn specialajn kafojn. Finnoj ofte ŝatas havi kukon aŭ glaciaĵon kun sia taso da kafo.
Troveblas en la proksimaĵo de la kongresejo ankaŭ aliaj manĝejoj. La prezoj por loŭnas varias eble inter 7 kaj 11 eŭroj. Demandu la lokanojn, kien indas direkti siajn paŝojn. Bonvolu ak-
cepti, ke la manĝohoroj, pladoj kaj kutimoj povas esti iom aliaj ol en via lando. En julio finnoj aprezas novajn boligitajn terpomojn, spicitajn per salo kaj aneto, freŝajn legomojn, salatojn
kaj berojn. La furoro estas fragoj, framboj, mirteloj, glaciaĵoj. La pano povas esti el aveno, hordeo, sekalo, en tranĉaĵoj, kiujn oni ŝmiras per butero. Ankaŭ blanka tritika pano haveblas, precipe dum matenmanĝoj, kiuj kutime estas abundaj, ofte inkluditaj en la prezon de via hotelĉambro. Finnoj mordas en sian tranĉaĵon, ne pecigas ĝin fingre. Pro la enmigrintoj troveblas ankaŭ manĝejoj proponantaj ĉinan, japanan, tajlandan, italan, grekan aŭ alilandajn menuojn. “Pizza” kaj “pasta”, hamburgeroj, kebabo, kokidaĵoj estas ofte haveblaj. Ekster la lunĉohoroj la prezoj povas esti pli altaj kaj oni mendas à la carte*. Pro la ŝtata mono-polo pri alkoholaĵoj, vino kaj aliaj alkoholaĵoj haveblas nur en restoracioj, kiuj havas la rajton (A-oikeudet) vendi alkoholaĵojn; en la urbo ekzistas kelkaj alkoholaj vendejoj.
En la centro de Lahtio troviĝas la vendejego S-market City Sokos kaj multaj aliaj vendejoj, kie oni povas aĉeti varmajn manĝaĵojn en plastaj aŭ metalaj sakoj/skatoloj por porti ien ajn, kie oni volas manĝi. Vendataj estas ankaŭ sandviĉoj kaj malvarmaj manĝoj, salatoj, desertoj, jogurtoj en ujoj kun forko/kulereto. En vendoplacoj foje staras tendoj, kie oni povas manĝi krespojn, kaĉon, supon, kolbasetojn ktp.
____________________
* Laŭ la menuo
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.