103-a Universala Kongreso de Esperanto, 28 julio–4 aŭgusto 2018 Lisbono, Portugalio


Clay Magalhães
La preparoj de la UK iras tre aktive. La kongreso okazos en tri malsamaj konstruaĵoj. En la Rektorejo de la Universitato de Lisbono okazos la komitataj kunsidoj, vesperaj artaj aranĝoj kaj Solena Fermo. En la Fakultato pri Juro de la Universitato de Lisbono estos la giĉetoj, budoj, Libroservo, okazos diversaj kunsidoj. Ambaŭ konstruaĵoj troviĝas ĉe Alameda da Universidade, Cidade Universitária, Lisboa (metrohaltejo Cidade Universitária). Ĉe Coliseu dos Recreios okazos la Solena Inaŭguro kaj Nacia Vespero. Ĝi estas unu el la plej antikvaj partoj de la urbo.

La oferto de la loĝado estos tre varia kaj inkluzivos hotelojn 5-, 4- kaj 3-stelajn, junulargastejojn kaj amasloĝejon ĉe lernejo. La hotelo plej proksima de la universitato troviĝas je 800 metroj, laŭ la ebena vojo. Aliaj hoteloj kaj junulargastejoj troviĝas je piedira distanco aŭ/kaj estas facile atingeblaj pere de publika transporto. La hotelo plej kosta, kaj la plej proksima de la universitato, proponas unulitan ĉambron por 144 eŭroj/tage, dulitan ĉambron por 78 eŭroj/tage p.p. Ĉambrojn en 5-stela hotelo eblos mendi por 127 eŭroj/tage por unu persono kaj 70 eŭroj/tage p.p. en dulita ĉambro. Ĉambrojn en 3-stela hotelo eblos mendi ekde 78 eŭroj/tage por unu persono kaj 43 eŭroj/tage p.p. en dulitaj ĉambroj. Litoj en junulargastejoj kostos ekde 17,50 eŭrojn/tage (kun matenmanĝo). Baldaŭ aperos ankaŭ la prezoj por la amasloĝejo.
La oferto de la ekskursa programo estos ege riĉa. Portugalio estas tre alloga lando por turismi. La organizantoj negocadas, por ke la prezoj kaj itineroj estu la plej avantaĝaj por la kongresanoj.

La bankedo kaj balo okazos en la kvartalo Belém, en moderna konstruaĵo kun la vido al la rivero.
Sekvu la informojn pri ĉiuj ofertoj en la oficiala retejo de UEA http://uea.org.
La Loka Kongresa Komitato havas 15 membrojn, el kiuj la prezidanto estas José Martins, la sekretario kaj kongresejestro estas Antonio Martins, Eksteraj Rilatoj Miguel Faria de Bastos, la kasisto estas Vitor Marques, Bankedo kaj Balo Wilson Brigído, Junularo Marta Martins.
Por profiti la bonan kongresan kotizon, ni sugestas al tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, fari tion laŭeble pli frue (vidu la aliĝperiodojn en la retejo de UEA). La vojaĝoj, ĉu buse, trajne aŭ aviadile ĝis Lisbono estas pli malmultekostaj, se oni aĉetas la bileton kelkajn monatojn antaŭ la vojaĝo. Se oni havas tempon kaj deziron vidi iom de la portugala pejzaĝo antaŭ/post la kongreso, povas esti, ke la flugoj al/el Porto (norde de Lisbono) aŭ Faro (sude de Lisbono) havos malpli altajn prezojn. El tiuj urboj eblas trajni kaj busi ĝis Lisbono dum ĉirkaŭ 3-hora vojaĝo.
El la alvoko al artistoj rezultis granda sukceso kaj ni atendas la lim­daton por povi fari la malfacilan taskon – decidi kiuj estos akceptitaj por prezenti sian artaĵon al la publiko de la UK en Lisbono.

Malkovru Lisbonon ankaŭ vi!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.