La Esperantologia Konferenco 2019

Orlando E. Raola

La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2019 okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresontojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:

• la interlingvistikan aliron al piĝinoj kaj kreoloj, fenomenoj ĉiam interesaj al Esperantologoj. La temon proponis d-ro Bengt-Arne Wickström.

• la indiĝenajn lingvojn: nuntempo kaj estonteco, okaze de la deklaro de Unuiĝintaj Nacioj por 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la matena sesio ni aŭskultos prelegojn de fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj.

En la dua duono la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej diversaj kampoj de Esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti prezentitaj ĉu buŝe, ĉu per afiŝo.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estos 2019-04-30.