Kongresa Komuniko 1

Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019
Konstanta adreso
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: kongresoj@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj
Kongresa Temo
La temo de la 104-a UK estas: “Vivanta naturo, floranta kulturo”
Informoj
Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA (vd. supre). En Facebook estas evento-paĝo pri la kongreso: https://www.facebook.com/events/2035301839854393/
Vizitu ankaŭ la LKK-retejon de la UK: http://www.esperanto.fi/uk2019/, kie estas diversaj informoj pri la urbo kaj lando, pri la kongreso kaj estas ligiloj al aliaj informkanaloj.
Kongresejo
La kongresejo estos en Isku Areena, Svinhufvudinkatu 29, Lahtio.
Vojaĝado
Finnlando estas atingebla prame, trajne, buse kaj aviadile. Lahtio situas je ĉirkaŭ 1h15min de la internacia flughaveno de Helsinko (HEL), unu el la ĉefaj flughavenoj kiuj konektas Azion kun Eŭropo. Al Helsinko flugas ne nur la plej prestiĝaj flugkompanioj (Finnair, Lufthansa, Air France, KLM, JAL,Air China, SAS, Delta k.a.) sed ankaŭ diversaj el la malmultekostaj (airBaltic, easyJet, Transavia, Norwegian, Vueling k.a.). El Helsinko kaj el la flughaveno eblas atingi Lahtion aŭte, buse kaj trajne (el la flughaveno, trajne, kun unu ŝanĝo en la stacio Tikkurila).
Loĝado
Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. La oferto varios de modestaj dormlokoj en kabanoj kaj gastejoj, al meznivelaj ĝis luksaj hotelĉambroj, kelkaj je piedira distanco de la kongresejo. Malproksimaj loĝejoj atingeblos per publika transporto. En Lahtio eblas lui biciklojn – tre komforta transportilo pro la ebena urbo.
Ekskursoj
La ekskursoj vizitos la ĉefajn vizitindajn lokojn en Lahtio, la regiono kaj proksimaj urboj, ekzemple Helsinko, Vääksy, Vuolenkoski, okazos lagokro-zado. La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos ĉefe en la naturriĉa Finnlando, konatigante la ekskursantojn kun la diversaj regionoj de la lando, inkluzive de Laponio.
Estas planoj okazigi ekskurson ankaŭ al Sankt-Peterburgo. Detalaj priskriboj aperos en la Dua Bulteno.
Internacia Kongresa Universitato
La 72-a sesio de IKU akceptas prelegproponojn ĝis la 31-a de januaro 2019. La prelegoj prefere rilatu al la Kongresa Temo. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel parto de la AIS-kurso. (Por pliaj informoj kaj sendi la proponojn, bv. kontakti la IKU-sekretarion, s-ron Amri Wandel: amri@huji.ac.il).
Reklamiloj
La Unua Bulteno estas senpage havebla ĉe UEA, ankaŭ grandkvante.
Aliĝilo
Papera aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. La retan aliĝilon eblas ankaŭ elŝuti ĉe la kongresa TTT-ejo aŭ uzi ĝin tie.
Kotizoj
Ĝis la 31-a de decembro 2018 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individua Membro de UEA (sed ne MG) € 190,00 (145,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA
€ 240,00 (180,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo IM de UEA € 95,00 (70,00); Kunulo/junulo/handikapulo ne-IM de UEA € 145,00 (105,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1998 aliĝas senpage (bv. kunsendi kopion de lia/ŝia identigilo). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2018 (p.35-36) kaj en la TTT-ejo.
Statistiko*
Al la 104-a UK jam aliĝis 174 homoj el 37 landoj. Ĝis la 16-a de oktobro 2018 la landoj kun plej multe da kongresanoj estas Finnlando (22), Brazilo (20), Japanio (12), Nederlando (10), Usono (8), Kanado (7), Francio, Luksemburgo, Norvegio, Pollando (po 6), Ĉinio, Germanio, Hungario, Italio, Svislando (po 5), Aŭstrio, Korea Resp., Rusio, Svedio (po 4), Belgio, Britio, Bulgario, Hispanio (po 3).
* La aktuala stato de aliĝintoj por la 06.12.2018 estas 235 personoj el 41 landoj. Pliaj informoj:
https://uea.org/kongresoj
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.