Pensi Afrikon

Enkonduko:

Por la okcidenta mondo Afriko ‘ekzistas’ ekde la periodo de la Grekoj, kvankam ĝi estis ĉefe konata pro la norda marbordo de tiu kontinentoi (1). La portugaloj ‘ekmalkovris’ la marbordojn okcidente, sude kaj oriente. Oni konas la sinsekvan historion de la sklavokomerco, de la koloniado je pretekso de civilizanta farado (kaj evangelizado de la paganoj, de la ‘prahomoj ‘). La pripenso pri « Afriko » pligrandiĝas ĉe la afrikaj verkistoj ankaŭ post la malkoloniado dum la jaroj ’60.

Mi ne scias ĉu oni konas tiun deziron pripensi la ‘aziecon’ de Azio aŭ la ‘amerikecon’ de Ameriko, kiel oni faras pri la ‘afrikaneco’ de Afriko. En Eŭropo, pro la starigo de Eŭropa Unio kaj pro la ondoj da enmigrantoj ekde la jaroj ’70, multaj homoj kontraŭstaras por defendi la ‘eŭropajn valorojn’, aŭ por klopodi ĉirkaŭlimigi la ‘veran Eŭropon kaj ĝiajn valorojn’, kiujn oni deziras meti en la konstituciojn aŭ en kursojn de civitismo.

Pensi Afrikon estas demando, ne nur kiel temo por romanoj kaj poeziaĵoj, sed ankaŭ por diskutoj en afrika filozofio. Interalie : kiel oni povas aŭ devas diferencigi la afrikan filozofion disde la okcidenta (2)?

Nu, ĉu ekzistas tiu okcidenta filozofio ? Ĉu ni parolu pri okcidentaj filozofioj, laŭ ilia historio (ekde la antikva Grekio ĝis la nuna epoka) kaj laŭ iliaj diversaj fluoj kaj branĉoj, disigitaj tra la mondo, kiuj eĉ influas la instruadon de la akademia filozofio en Afriko ?

Ekde la eldono de la ‘Bantua Filozofio’  de patro Pl. Tempelsi (3), la diskuto pri la statuto de la afrika filozofio samrangas kun la diskuto pri la afrika spaco (4) kaj pri la afrikaneco de tiu filozofio. La diskuto ne estas limigita per la afrikaj marbordoj sed daŭras en la eŭropaj ekskoloniantaj landoj. Ĝi okazas ankaŭ dum diskutoj en Usono, kie la sklavokomerco havas spurojn dum la pripensoj pri la identeco, kiel la rasapartigo en Sud-Afriko.(5) Iuj proponas la koncepton « Africana » por kunmeti la afrikanojn en la diasporon de Latin-Ameriko, de Karabio, de Usono, … (6)

Ĉu oni devas iri en la malproksiman estintecon por retrovi sian identecon ? Ĉu eblas trovi komunan identecon por ĉiuj afrikanoj kaj afrikaninoj, de nordo al sudo, de oriento al okcidento ? Ĉu oni povas fidi la verkojn de ‘afrikanistoj’ kiuj ĉiam rigardas deekstere (7)? Kaj kion fari kun la lingvoj, kiuj venas el alia kontinento : la franca, la angla, la portugala, la nederlanda, … ? Ĉu ili estas obstakloj por libere esprimiĝi (8)?

Ĉiu afrikano aŭ ne-afrikano, kiu spertis la afrikan kontinenton, konservas ankaŭ impresojn, ĉu pozitivaj, ĉu negativaj, ofte miksitaj.

Do, la teksto kiu sekvas fontas el persona sperto en Kongo (aŭ Zairio tiam) en 1980-1983 kaj en 1988. Same el restado en Mozambiko en 2007. Sed ankaŭ el legado de verkaĵoj de afrikaj filozofoj kaj el renkontiĝoj kun afrikanoj en Eŭropo. Tiuj impresoj estu legataj kiel pentraĵo kun diversaj trajtoj kiuj estigas novan impreson de kuneco sen detaloj. Verŝajne estos la impreso, kiun havos multaj personoj kiuj aŭdos (ĉefe !) aŭ kiuj legos la tekston. Estas ankaŭ invito al la aŭskultanto aŭ al la leganto por ke ili faru sian propran tekston aŭ pentraĵon.

* * *

Pensi Afrikon

estas pensi pri tiu grandega kontinento
kun tridek milionoj kvarcent dekkvin mil okcent sepdektri (30.415.873) kvadrataj km2
kun ĝiaj tro ofte forgesitaj insuloj
kaj fuŝe situitaj
de la mapistoj
sur la « carta mundi »
sed kiun oni retrovas ĉie en la mondo
per ĝiaj idoj
libervolaj kaj nevolaj,
per ĝiaj migrantoj
per ĝiaj sportistoj
per ĝiaj artistoj
per ĝiaj aŭtoroj
tiu diaspora Afriko
tiu disigita Afriko

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝia nomo,
donita de aliaj
naskiĝloko de la homaro
Afriko la majesta
Afriko la mistera
Afriko la danĝera
Afriko kelkfoje la mafia

pensi Afrikon
estas pensi pri la kontinento de la arbitraj landlimoj
la kontinento kun 55 nacioj
la kontinento kun pli ol 2.000 etnoj
parolantaj iliajn regionajn lingvojn
sed ankaŭ alilandajn lingvojn

pensi Afrikon
estas pensi pri vasta naturo
pri dezertoj kaj arbaroj
pri riveroj kaj montaroj
pri arbustoj kaj plantoj
pri kruelegaj bestoj kaj tedegaj bestetoj
sub brilanta suno
sub torentaj pluvoj
sub lumigataj noktoj
per steloj kaj luno

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝia klimato
tropika ĉe la ekvatoro
suferante pro la klimatŝanĝo aliloke
estas pensi pri la tago kaj la nokto
kiuj sin intersekvas laŭ 12-horaj cikloj
estas pensi pri dusezona kontinento
kun senĉesa sinsekvo
de seka kaj pluva sezono

pensi Afrikon
estas pensi pri la subgrundo
malriĉa aŭ riĉa je krudmaterialoj,
la diamanto kaj la oro,
la uranio kaj la kobalto,
la kupro kaj la koltano
kaj iom da petrolo
fontoj de envioj, fontoj de perfortoj
tro malmulte da fontoj de komforteco
por la loĝantaroj
subpremitaj, malsategaj, forlasitaj

pensi Afrikon
estas pensi pri la surgrundo
la kafo kaj la kakao
la bananarboj kaj la papajarboj
la kokospalmoj kaj la baobaboj

pensi Afrikon
estas pensi pri la homoj
iamaj kaj nunaj
pri la prauloj kaj la novaj generacioj
estas pensi pri la rakontoj kaj la proverboj
de la dioj kaj de la diaĵoj
de la ritoj kaj de la mitoj
de la fetiĉoj
de la inicadoj
kaj de la palavroj

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝia nebula historio de la pasinteco
sed ankaŭ pri ĝia konata historio
de la imperioj
kaj de la reĝolandoj
de la sklaveco
de la raspartigo
de la koloniado
de la malkoloniado
de la postkoloniado
de la naciismoj
de la tutafrikismo
de la sociinternaj militoj
de la tribaj perfortoj

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝiaj ŝtatistoj kiel Kwame Nkrumah, Ahmed Sekou Toure,
Patrice Lumumba, Leopold Sedar Senghor, Kenneth Kaunda, Yomo Kenyatta, Julius
Kambarage Nyerere, Nelson Mandela, kaj multaj aliaj …
Sed ankaŭ pri ĝiaj ŝtatistinoj malpli konataj kiel Ellen Johnson, Joyce Banda kaj
Catherine Samba Panza

estas pensi ankaŭ pri ĝiaj diktatoroj kaj diktaturoj
kies nomoj estas tro bone konataj,
estas pensi pri ĝiaj ribeluloj kaj ĝiaj profetoj,
la marabutoj kaj la bardoj,
la fetiĉistoj kaj la magiistoj,
la magiistinoj,
la importitaj religioj kaj la aperintaj sektoj,
estas pensi pri ĝiaj pensuloj,
ĝiaj romanistoj kaj poetoj
ĝiaj artistoj, pentristoj kaj skulptistoj
ĝiaj gemuzikistoj
ĝiaj gekantistoj
estas pensi pri ĝiaj gedancistoj
kun aŭ sen maskoj
subtenitaj per
la dĵemboj kaj la balafoj
la koraoj (11) kaj la likemboj
la tamburoj kaj la tamtamoj
kun ilia nokta lingvaĵo ritmika, ritma
- noki, noki, -
- malembe, malembe –

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝiaj disigitaj vilaĝoj
kaj ĝiaj metropoligitaj urboj,
kun riĉaj, sed ankaŭ malriĉaj kvartaloj,
iliaj plivastigitaj familioj
kaj devojigitaj infanoj,
laŭdire sorĉigitaj
- pesa ngai mbongo (12) –
estas pensi pri la parceloj kun
iliaj ĝojoj kaj iliaj festoj,
sed ankaŭ kun iliaj mizeroj,
iliaj partigitaj revoj
pri pli bona vivo
pri iama feliĉo
refarinta aliloke

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝiaj bazaroj,
renkont- kaj interŝanĝ-ejoj,
ofte mastrumataj, regataj, vivigataj de la panjoj,
oh, la panjoj !
- mbote bamama, mbote batata (13) -
- bamama ojé, batata ojé –

pensi Afrikon
estas pensi pri la klopodoj de tiom da homoj
por trovi laboron,
por trovi ĉiutagan panon,
sub formo de rizo aŭ de manioko,
por instrui aŭ esti instruita,
por flegi aŭ esti flegita,
por festi aŭ esti festita

pensi Afrikon
estas pensi pri ĝia diverseco, ĝia multeco,
estas rifuzi
la unuaniman penson
la ununuran penson

estas pensi pri Afriko
nord-suda
orient-okcidenta
tiu Afriko
kolora
kaj plurdiversigita (14).

Herman LODEWYCKX
Oostende, la 30-an de junio 2017 okaze de la 57-a datreveno de la sendependeco de la Demokratia Respubliko Kongo

* * *

(1) La rekta inspiriĝo de tiu teksto estas la legado de libro, sub la gvidado de Alain Mabanckou, Penser et écrire l’Afrique aujourd’hui, Paris, 2017, sed nerekte ankaŭ de aliaj aŭtoroj kiel V.Y. Mudimbe, A. Mbembe, S. B. Diagné en K.A. Appiah.
(2) Por la unuaj informoj, vidu https://fr.wikipedia.org/wiki/Afrique
(3) Estas klare ke malmultaj afrikaj verkistoj volas kaptiĝi en la Negreco inversigante nur la vidmanieron (negativa, aĉiga) de Afriko . Vidu https://fr.wikipedia.org/wiki/Négritude
(4) Vidu https://fr.wikipedia.org/wiki/La_Philosophie_bantoue
(5) Kiel por multaj aliaj afrikaj enmigrantoj, Eŭropo iĝis mita spaco, ideo, revo aŭ iafoje koŝmaro nutrita per foraj rakontoj, per televidaj riportaĵoj, per retaj kontaktoj kun amikoj, per la novaj sociaj retoj.
(6) Vidu A. Mbembe, Critique de la raison nègre, Paris, 2013 kaj aliaj.
(7) Vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Africana_studies
(8) Bancel, N. e.a. (dir), Ruptures post-coloniales, Paris, 2010; Blanchard, P. e.a. (dir), La fracture coloniale, Paris, 2006
(9) La verkisto Kényan, Ngugi wa Thiong’o elektis skribi nur en sia gepatra lingvo, la Kikuyu, en 1986 por liberiĝi de la kolonia pensmaniero, vehiklita de tiu ‘aliloka’. Vidu lian libron Decolonising the Mind: The politics of language in African Literature kaj https://en.wikipedia.org/wiki/Decolonising_the_Mind eldonita france en 2011 kaj titolita Décoloniser l’esprit.
(10) Por tiu kiu ne konas Afrikon, tiu kontinento troviĝas sube de la monda mapo, iom kiel alpendaĵo. Estas Arno Peters kiu volis korekti la projekcion de Merkator per plej taŭga prezentado de ĉiu kontinento. Tiurilate vidu : https://fr.wikipedia.org/wiki/Projection_de_Peters
(11) korao : afrika harpo ; likembo : dikfingro-piano
(12) Pesa ngai mbongo: donu al mi la monon (lingala)
(13) Mbote bamama, mbote batata: bonan tagon, panjo, bonan tagon paĉjo (lingala)
(14) Vidu la kritikojn pri la etno-filozofio de M. Towa, P.J. Hountondji kaj de multaj aliaj.