Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso. Gazetara Komuniko 1073

Kiel parto de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 3-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 18-a de novembro: vk.esperanto.net.

La Oratora Konkurso okazos la 25-an de novembro je la 15:00 (UTC).

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo (malpli ol 36 jarojn), kiuj aliĝis al la 3-a VK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkursa sesio al la Komisiono de UEA pri Oratora Konkurso pere de la membroj Marc Giraud kaj Leandro Abrahão .

Partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:

Kiam indiĝena lingvo mortas...
Indiĝenaj lingvoj pluvivus, se...
Mi aparte ŝatas mian indiĝenan lingvon, ĉar...

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso en Torino 2023 laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj; dua premio, 75 eŭroj; kaj tria, 50 eŭroj (ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la Libroservo de UEA).

La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie kaj pasintjare. Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA. Prepariĝi oni povos i.a. sekvante la kurson de parolarto #forlaflatado senpage ofertata de UEA ĉe http://udemy.com/course/forlaflatado. Kaj legante la librojn pri retoriko en Esperanto: http://mallonge.net/retoriko.

El la Gazetaraj Komunikoj