La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2022-2025). Gazetara Komuniko 1075

Dum sia kunsido de la 15-a de oktobro 2022, la Estraro de UEA unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2022-2025.

La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post konsultiĝo kun TEJO, ILEI kaj plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj estas novaj en la komisiono sed ĉirkaŭ ili estas multaj spertaj esperantistoj. La unua prioritato de la novelektita komisiono estos subteni la okazigon de la unua afrika UK laŭeble en 2024. Ĝi havas ankaŭ prioritaton plifortigi la movadon en Afriko, inter alie per revivigo de la dormantaj Landaj Asocioj. En la nuna rapide moviĝanta mondo, la komisiono havos taskon adaptigi la movadon al la nunaj ŝanĝoj.

La komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto. Ĝi ankaŭ strebos starigi retradion kaj plifortigi retan instruadon de Esperanto.

La komisionanoj kunsidis kaj elektis inter si kunordiganton, vickunordiganton, sekretarion kaj vicsekretarion.

UEA kore dankas al la ĝisnunaj komisionanoj (2019-2022) pro la laboro por Esperanto en Afriko, kaj deziras sukceson kaj harmonian kunlaboron al la novnomumitaj komisionanoj, kies nomoj estas:

S-ro Patrick Manirakiza: kunordiganto (Burundo)
S-ino Ranja Robertine Jeanne d’Arc Zafinifotsy: vic-kunordiganto (Madagaskaro)
S-ro Koffitche Koufionou: sekretario (Togolando)
Espoir Ngoma Kasati: vic-Sekretario (DR Kongo)
S-ino Miora Raveloharison: komisionanino (Madagaskaro)
S-ro John E. Magessa: komisionano (Tanzanio)

El la Gazetaraj Komunikoj