108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino: aliĝilo, temo, reĝisoro kaj LKK. Gazetara Komuniko 1056

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio. Jam eblas rete aliĝi: http://uk.esperanto.net/2023 - aliĝoj dum la unua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de decembro 2022) ĝuas la plej bonajn rabatojn, do ĉiuj estas kuraĝigataj frue aliĝi.

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022. Gazetara Komuniko 1055

Indiĝenaj popoloj ludas gravan rolon en la konservado de naturaj resursoj, kaj estas portantoj de fundamentaj scioj por nia daŭripova ekzisto sur la Tero. Malgraŭ multaj baroj kaj atakoj al iliaj rajtoj, tiuj popoloj organiziĝas por daŭre plenumi siajn tradiciajn okupojn, konservi siajn kulturajn praktikojn, kaj aserti siajn rajtojn je siaj teroj.

La lingvo estas unu el la ŝlosilaj rimedoj, per kiuj indiĝenaj popoloj strukturas siajn kulturojn, sciojn, valorojn kaj vivmanierojn. Lingvoj estas esencaj por konservado, evoluigo kaj diskonigo de indiĝenaj tradiciaj scioj.

Koncerto "Nova Sento" dum la UK 2022: malferma al la publiko kaj vive elsendota. Gazetara Komuniko 1054

Mardon la 9-an de aŭgusto 2022 je 17:00 okazos vive elsendata koncerto kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La koncerto estos plia hibrida programero de la UK, aldone al jam menciitaj programeroj (IKU, Scienca Kafejo, Faka Forumo, Scienca Forumo, komitataj kunsidoj kaj forumoj, Esperantologia Konferenco https://uea.org/gk/1052)

Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo. Gazetara Komuniko 1052


Sabate la 6-an de aŭgusto 2022 komenciĝis la 107-a Universala Kongreso en Montrealo kun 837 aliĝintoj el 56 landoj. La unua programero estis la kunsido de la Komitato, kiu unuafoje okazis hibride, kun preskaŭ 40 komitatanoj, ĉ. duono surloke kaj duono defore. La Komitato elektis ok-kapan novan estraron de UEA, kun prezidanto Duncan Charters, unua vicprezidanto Fernando Maja, dua vicprezidanto Amri Wandel kaj Ĝenerala Sekretario Aleks Kadar. La ceteraj estraranoj estas Aurora Bute, François Lo Jacomo, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu.

Clay Magalhães finas sian laborperiodon ĉe UEA – KKS ŝanĝiĝas. Gazetara Komuniko 1051


La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo


Naturista ekskurso dum la Universala Kongreso en Montrealo! INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista), faka asocio de UEA, organizos ekskurson al la belega naturista centro nur unu horon for de Montrealo, merkredon, 10 aŭgusto: foriro je la 10-a matene (akurate) kaj reveturo al la kongresejo. Ĉu vi pretas sperti naturismon en amika #Esperanto-etoso? Venu kun INOE al La Pommerie! Ĉiuj detaloj ĉe
https://www.esperanto-naturismo.org

Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas. Gazetara Komuniko 1048

La Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson.

Paĝoj