Alvoko: kontribuu al la programo de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto + Retoso. Gazetara Komuniko 1074

Proponu programerojn por la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.esperanto.net/2022/! La VK okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO: https://retoso2022.tejo.org/.

Proponojn pri prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, artaj kaj kulturaj prezentoj ks. oni sendu per la formularo por la kerna programo de la 3-a VK, kiu ĉiutage etendiĝos de la 12h00 ĝis la 18h00 UTC. Kontribuoj rilataj al la kongresa temo, "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj", estas speciale bonvenaj.

Per aparta formularo oni akceptas proponojn por la Virtuala Movada Foiro (ViMF), kiu, kiel kutime, estos bunta aranĝo, okazo por ekkoni diversajn Esperantajn organizojn kaj agadojn (kaj konatigi la vian). Ĝi disvolviĝos dum la 3-a VK ĉiutage, antaŭ kaj post la kerna programo: de la 08h00 ĝis la 12h00 UTC kaj de la 18h00 ĝis la 22h00 UTC.

Aldone okazos dum la VK Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj havos la okazon prezenti sin dum po kelkaj minutoj. La formato estos simila al tiu de la Faka Forumo okazinta dum la UK en Montrealo (vidu http://youtube.com/watch?v=MMu6fEEnmrI). Proponojn bv. sendi al la estrarano pri Scienca kaj Faka agado, amri@huji.ac.il. Ricevos prioritaton proponoj de Fakaj Asocioj kiuj ankoraŭ ne prezentis sin en Montrealo.

Proponojn, ĉu por la kerna programo, ĉu por la Virtuala Movada Foiro, oni sendu plej malfrue la 10-an de novembro. La organizantoj informos pri akcepto ĝis la 18-a de novembro. Retoso havas apartan formularon por akcepti programproponojn, la informoj troveblas ĉi tie (https://mallonge.net/Retoso-formularo). Necesas esti aliĝinta al la VK por gvidi programeron de VK aŭ Retoso, aŭ budon en la Virtuala Movada Foiro.

Al la 3-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro (IM) de UEA aŭ TEJO ĝis la 18-a de novembro: http://vk.esperanto.net. Se vi ankoraŭ ne estas aktuala IM por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon. Ĉar okazigi virtualan eventon havas kostojn (kiel mendon de profesia teamo por teknika prizorgado, pagon de serviloj, mendon de grafika traktado, abonojn de profesiaj kunsid- kaj elsend-platformoj k.a), donacoj bonvenas. Ĉiuj, kiuj donacos 50 EUR aŭ pli aperos kiel subtenantoj. Bonvenon!

El la Gazetaraj Komunikoj