Riĉa scienca programo dum la Virtuala Kongreso, Scienca Konkurso kaj senpaga IKU-libro. Gazetara Komuniko 1076

Kiel en la du antaŭaj Virtualaj Kongresoj, en 2020 kaj 2021, ankaŭ en la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK3) okazonta de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 kune kun Retoso, la reta evento de TEJO (http://retoso2022.tejo.org), estos riĉa scienca kaj faka programo. Estos prezentitaj ĉiuj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de la Scienca Kafejo (SK) okazintaj en Montrealo (vidu Esperanto 2022:9 p. 186-187), iuj eĉ en plibonigitaj versioj, eventuale eblos diskuti kun la prelegantoj kaj fari demandojn realtempe. Notu ke VK3 provizas senpagan aliĝon por Individuaj Membroj de UEA kaj TEJO, sed nur ĝis la 18.11. Eblas aliĝi ĉe: http://vk.esperanto.net/2022.

Kadre de Retoso kaj VK3, TEJO kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj: KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj. Ĝi celas individuajn membrojn de TEJO kiuj esploris pri iu fako (ekde la bakalaŭra ĝis la doktora nivelo). Ne necesas esti sciencisto aŭ esploristo laŭ profesio. Oni prezentos dum tri minutoj sian esploron kaj ricevos diplomon kaj eventuale premiojn. La finalo okazos dimanĉon, la 27-an de novembro, je 14:00 UTC. Pliajn detalojn ĉe http://tejo.org/partoprenu-en-konsciu/. Eblas aliĝi ĝis dimanĉo, la 20-a de novembro ĉe: http://bit.ly/konsciu22.

Reta versio de la IKU-libro de 2022, kun 16 tekstoj de la IKU kaj prelegoj de la Scienca Kafejo de Montrealo kaj pliaj tekstoj kaj resumoj de la Scienca Universitata Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) okazinta dum BET-56 an Litovio, estas nun havebla senpage ĉe http://iku3.trovu.com. Donacoj bonvenas por subteni la laboron de la eldonisto. Ankaŭ estas aĉetebla la papera versio, ĉe la Libroservo de UEA.

Daŭre estas bonvenaj proponoj de Fakaj Asocioj kiuj deziras prezenti sin dum la Faka Forumo, kadre de VK3. Eblas rezervi ĝis la 22a de novembro ĉe la estrarano pri Scienca kaj Faka agado, amri@huji.ac.il.

El la Gazetaraj Komunikoj