"Estus bele se esperantistoj partoprenus"



Valerio Ceffa kaj Michela Lipari

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Ni intervjuis la prezidanton de E.DI.SU. Piemonto, Alessandro Ciro Serretti, sed antaŭe ni transdonis al li la sinceran, varman kaj elkoran dankon de ĉiuj esperantistoj por la gastamo, per kiu la kongresanoj estis multnombre akceptataj en la tre komfortaj universitataj loĝejoj.
Rakontu al ni antaŭ ĉio kio estas ED.I.SU.

Alessandro Ciro Serretti: Temas pri la Regiona Organizo por la Rajto je la Universitata Studado kreita de regiono Piemonte, havante kiel celon subteni la aliĝon kaj la daŭrigon de la universitataj studoj de studentoj kapablaj kaj meritplenaj, ankaŭ senaj je taŭgaj financaj eblecoj. Nia servo por la akiro de stipendioj estas tre apèrecata kaj utiligata. Krome ED.I.SU. proponas diversajn servojn de la manĝejoj al loĝejoj, je dispono de la plejmulto de la studentoj.

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Viaj servoj estas do je dispono de la gejunuloj de la tuta mondo.

Alessandro Ciro Serretti: Kompreneble, ĉiuj gestudentoj aliĝintaj al iu kurso ĉe unu el la piemontaj universitatoj povas utiligi niajn servojn, sendepende de la nacieco kaj de la geografia devenzono. En niaj rezidejoj, kiuj proponas 2800 litojn, ĉeestas nuntempe gestudentoj de 50 diversaj naciecoj.

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Vi do aparte atentas la internacian kuntekston .

Alessandro Ciro Serretti: Jes, certe. Ni estas konvinkitaj ke la renkontiĝo de malsamaj spertoj kaj kulturoj reprezentas riĉecon por ĉiuj. Ni klopodas ankaŭ kiel eble plej bone superi la malfacilaĵojn, kiujn la eksterlandaj gestudentoj povas alfronti pro, ekzemple, politikaj kialoj kiel malhelpo al vojaĝoj kaj vizoj por tiuj, kiuj venas el landoj subigitaj je sankcioj. Ni ankaŭ ĝojas pro la fakto ke Torino estas inter la cent plej bonaj universitataj urboj en la mondo.

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Kion vi ĵus diris perfekte respegulas la esperantistan spiriton kaj aparte la temon de tiu ĉi Kongreso “Enmigrado kaj konfluo de homaj valoroj”

Alessandro Ciro Serretti: Ni entuziasme akceptis viajn petojn, disponigante al vi la torinajn loĝejojn. Ni igas nia la mesaĝon de paco kaj egaleco inter la popoloj, kiu estas ena en la ideo de internacia superpartia lingvo.

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Ĉu vi opinias, ke eblos momentoj de renkontiĝo, kunlaboro inter la piemonta universitata mondo kaj la esperantista mondo?

Alessandro Ciro Serretti: Tiu estas hipotezo kiun mi opinias interesa, konstatinte viajn viglecon kaj seriozecon de la de vi pritraktitaj temoj. Mi ankaŭ ŝatus ke niaj iniciatoj disvastiĝus en esperantujo, kie certe estas gejunuloj interesitaj al nia realo.

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Kiuj estas la venontaj kaj pli gravaj engaĝoj de ED.I.SU internacie?

Alessandro Ciro Serretti: Certe la venontaj vintraj Universiadoj, universitataj portkonkursoj, kiuj okazos en Torino de la 13-a ĝis la 25-a de januaro2025, kiam la geatletoj estos gastigataj en niaj loĝejoj. Ni krome lanĉis TO25 Brain Storm Challenge, TO25 Cerboŝtorma Defio, iniciato kiun mi taksas ege grava. Temas pri naŭ defioj ligitaj al plej gravaj temoj de la nuntempo, al kiuj oni respondu per projektoj kaj ideoj. La universitataj mensoj de la tuta mondo estas alvokataj partopreni! Klimataj ŝanĝoj, energia daŭripovo, nutrado, aviad-spaco, kapablo krei socian interligitecon kaj novajn modelojn de socio. Ĉiu povos elekti la temon por li plej interesa. La defio finiĝos la 13an de oktobro 2023. Estus bele se esperantistoj partoprenus.