Sabato, Aprilo 20, 2019 - 11:10


Sekvu en la Facebook-paĝo de UEA retajn vivelsendojn de la 50-a (Jubilea) Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ekde la 10:30 ĝis la 17:00 (GMT+2).

https://facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio/

Vendredo, Aprilo 19, 2019 - 17:06

Amri Wandel,
IKU-sekretario

Laŭ rekomendo de la IKU-ko­misiono, la Estraro de UEA decidis pri
la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lind-s­tedt. El 23 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS):

Ĵaŭdo, Aprilo 18, 2019 - 19:38

La redaktoroj de la revuo Esperanto kaj de la Reta Revuo Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentis ambaŭ projektojn kaj renkontiĝis kun la legantoj la 16-an de aprilo dum la 35-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu nun okazas en la urbo Hochspeyer, Germanio. Tio daŭrigas longan vicon de la prelegvojaĝoj tra diversaj landoj kaj urboj, kiun enterprenis la redaktoroj en 2017, 2018 kaj 2019.

La sekva renkontiĝo kun la legantoj okazos dum la 50-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, en la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo. La redaktoroj parolos pri la temo Reta Revuo, kio ĝi estas?

Merkredo, Aprilo 17, 2019 - 10:15

Rob Keetlaer
Proverbaro tutmonda. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2010. 157p. 21cm. ISBN 2906134899.
Prezo € 13,50

La libron verkis kaj eldonis André Cherpillod, konata pro pluraj pli fruaj broŝuroj, pli aŭ malpli dikaj, pri plej diversaj temoj lingvaj. Tiu ĉi eldonaĵo el lia komputilo estas de la konataj stilo kaj aspekto. Kaj ankaŭ en tiu ĉi kazo aperas tekstoj en pluraj skribsistemoj. La libro enhavas Esperantajn proverbojn (kaj kelkajn aliajn frazeologiaĵojn). La proverboj aperas kun tradukoj en diversaj aliaj lingvoj. Ilin antaŭas kelkpaĝa enkonduko pri la temo “proverbo”.

Mardo, Aprilo 16, 2019 - 13:55

Ionel Oneţ

La transilvania nupto.
Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2010. 156p. 20cm.
Prezo: € 19,50.

La Talpoĉasisto.
Stephan Lang. El la nederlanda trad. Gerrit Berveling. Antverpeno: FEL, 2007. 127p. 21cm. ISBN 9789077066353.
Prezo: € 18,60.

Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!)

Lundo, Aprilo 15, 2019 - 17:57

Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la maja numero:
La enhavlisto de la maja numero:
99 | Malferme: Esperanto junas kaj azias: Pri la 12-a Mezorienta Kunveno en Kaŝano, Irano
100 | Landa agado: Esperanto-Vilaĝo en Namgang, Koreio
101 | Landa agado: KERo 2019: sojle al #Esperanto40 en Kubo
102 | UEA: Elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2019–2022
104 | Laste Aperis

Dimanĉo, Aprilo 14, 2019 - 09:07

Boris Kolker
Bonvenon en nia mondo.
Bent Jensenius. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 126 paĝoj. 20 cm. Ilus. ISBN 9788087169117.
Prezo: €11,40

Tiu ĉi libro estas trezoro por komencintoj kaj progresantoj. Ĝi estas uzebla kiel perfektiga lernolibro de Esperanto kaj kiel legolibro pri la movado. Kaj ĝi estas tre fidinda. La aŭtoro Bent Jensenius estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj aŭtoro de du lernolibroj (por la angla kaj la germana). Li lernis Esperanton en la matura aĝo de 55 jaroj kaj tuj plonĝis en la Esperanto-mondon. Al sia tasko li rilatis kiel serioza profesiulo kaj li sukcesis.

Sabato, Aprilo 13, 2019 - 18:48

Harpina

La 7-an de aprilo 2019, la tria sperto en lernado kaj aplikado de Esperanto okazis en Guangzhou-biblioteko. Preskaŭ kvindek aŭskultantoj ĉeestis.
Okazis tri prezentoj.
Harpina estas dumviva membro de Universala Esperato-Asocio, ŝi en la jaro 2009 helpis francan ĉinon per Esperanto por serĉi la malaperintan parencon. En 2015 ŝi estis invitita viziti la Esperantan kastelon en Ĉeĥio, poste partoprenis la Esperantan ordinaran sesion de Munkeno.

Vendredo, Aprilo 12, 2019 - 17:59

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Unu el ĝiaj programeroj estos prelego de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?" Ĉiuj estas bonvenaj!

Sekvu grupon de la evento ĉe Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/

Paĝoj