Ĵaŭdo, Aprilo 11, 2019 - 17:45

Luiza Carol
Se mi ne estus.
Jeronimas Laucius. El la litova trad. Laimius Stražnickas. Ilustrita de Rima Stasiūnaitė. Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. 16p. 29cm. ISBN 9955641088.
Prezo: € 4,50

Se mi ne estus impresis min kiel belaspekta kaj loga infanlibro, kun pensigaj instrumesaĝoj. Se ĝi ne estus, la stoko de infanlibroj en Esperanto estus iom malpli riĉa kaj bunta, do mi estas danka, ke ĝi ja estas.

Merkredo, Aprilo 10, 2019 - 18:59

Ihor Drul
– Abramĉjo, ĉu vi vizitos hodiaŭ la koncerton de Ĉelentano?
– Ne, li ne plaĉas al mi. Li tre kartavas, lispas kaj entute ne posedas la
muzikaŭdon.
– Ĉu vi jam aŭdis lin kanti?
– Ne, por mi hieraŭ Izja kantetis laŭ la telefono.

* * *

Oni diras, ke en ĉiu ŝerco tro­vi­ĝas... parto de ŝerco. Ĝuste tiun ĉi par­ton formas la realeco. Antaŭ nelonge miajn manojn tra­fis bela poŝformata libreto, la titolo de kiu ne permesus al iu ajn esperantisto preterigi ĝin: БІЛЬШЕ ОДНІЄЇ МОВИ! (PLUS D’UNE LANGUE)* Aŭtoras - Barbara Cassin.

Mardo, Aprilo 9, 2019 - 17:59

Yenovk Lazian

Mafio klarigata al turistoj.
Augusto Cavaldi. El la itala trad. Michela Lipari kaj Carlo Minnaja. Trapani: di girolamo, 2011. 53p. 17cm. ISBN 9788887778991.
Prezo: € 6,60.

Esenca lernolibro de la itala lingvo.
Marco Mezzadri. En Esperanton trad. Davide Astori. Perugia: Guerra, 2006. 251p. 18cm. ISBN 8877159170.
Prezo: € 11,40

Du poŝformataj libretoj, ambaŭ aperintaj en Italio ĉe naciaj (!) eldonejoj. Unua pritraktas la arĝentsone belkordan lingvon italan, la alia la malican kaj fian mafion; kvazaŭ lumon kaj ombron, kies interluktado helpas plukoni la vizaĝon de la lando.

Lundo, Aprilo 8, 2019 - 17:36


En la maja numero 2019 de la revuo “Esperanto” legu la raporton pri la malfermo de la sesa Esperanto-semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie. La Reta Revuo publikigas festan paroladon de Wei Yubin, okaze de tiu ĉi evento.

Parolado en la sesa Esperanto-semajno

Wei Yubin (Jado)

Estimataj gesinjoroj kaj gesamideanoj,
Karaj geinstruistoj kaj gelernantoj,
Hodiaŭ, la sesa Esperanto-semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie malfemiĝas.

Dimanĉo, Aprilo 7, 2019 - 17:58

Lilia Nikolova

Violin Oljanov naskiĝis la 7-an de aprilo 1919 en Varna. Li eklernis Esperanton 14-jara, eksigita el ĉiuj bulgaraj lernejoj pro kontraŭfaŝisma aktivado, la adoleskulo dediĉas sin tute al la Esperanto-movado. Post studoj en Sovetunio (1949–1954), li tuj kuniniciatis la restarigon de Bulgara Esperanto-Asocio, kie alternis lia servo kiel sekretario, vicprezidanto, ĉefredaktoro de ''Bulgara esperantisto'', A-komitatano de UEA, prezidanto de Internacia Unuiĝo de Esperantistoj-Filologoj kaj redaktoro de ''Filologo''. Dum 1976 li estis elektita en la sekretariaton de Mondpaca Esperantista Movado kaj iĝis ĉefredaktoro de ties revuo ''Paco''.

Sabato, Aprilo 6, 2019 - 19:18

Harpina
Antaŭ ok monatoj mi revenis de Tibeto. La grandioza beleco de Tibeto ankoraŭ restas en mia koro. Vole-nevole mi devas prezenti al vi la belan Tibeton.
Tibeto tenas tro malaltan tonon kaj neniam partoprenas en urba konkurenco de televidprogramoj. La mistero de Tibeto donas al mi iluzion. Do mi erare pensas, ke la beleco de Tibeto estas nur la Potala Palaco (mi estas nur dommastrino kun malmulte da scioj).

Vendredo, Aprilo 5, 2019 - 18:34

Baldur Ragnarsson
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. Genève: Esperanto-grupo La Stelo, 2011. 123p. 19cm.
ISBN 2940269084.
Prezo: € 8,40

La Esperanto-Grupo La Stelo en Ĝenevo eldonis tiun ĉi beletran kolekton omaĝe al tri ĝenevaj poeto-verkistoj “por ke la postaj generacioj ne forgesu ilin”. Fakte du el tiuj, Henri Vatré (1908-1998) kaj Claude Piron (1931-2008), jam dum jardekoj tiel certigis pri la memoro de siaj nomoj per siaj diversaj verkoj, ke ne estas risko de forgeso pri ili inter la internacia esperantistaro. La tria ĝenevano, Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004), apartenas al tiuj ne malmultaj esperantistoj, kiuj vivlonge dediĉis siajn kapablojn kaj laborfortojn al Esperanto en sia propra medio sen plia ambicio.

Ĵaŭdo, Aprilo 4, 2019 - 17:48

Aperis nova numero de la Unesko-Kuriero en Esperanto, januaro-marto 2019.
Ricevu pliajn detalojn kaj senpage elŝutu ĝin ĉe:
https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero
Por aboni la paperan version kaj pri la aliaj demandoj, rilataj la Unesko-Kurieron, turnu vin al ĝia redaktoro: trezoro@qq.com.

Merkredo, Aprilo 3, 2019 - 18:39

Yenovk Lazian
Demian. La historio de la junaĝo de Emil Sinkler. Hermann Hesse. Elgermanigis Detlef Karthaus.
Novjorko: Mondial, 2007. 141p. 22cm. ISBN 9781595690661.
Prezo: € 17,10

Emil Sinkler estis feliĉa dum sia varma hejma infanaĝo, kiam la patro diservis kaj la familianoj partoprenis la himnokantadon, kiam ĉiuj vivis en akordo kaj reciproka amo.

Paĝoj